Saltu al enhavo

Kurt Eisner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kurt Eisner
Persona informo
Naskiĝo 14-an de majo 1867 (1867-05-14)
en Berlino
Morto 21-an de februaro 1919 (1919-02-21) (51-jaraĝa)
en Munkeno
Mortis pro Hommortigo Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Pafvundo Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortigita de Anton Graf von Arco auf Valley vd
Tombo Nova juda tombejo en Munkeno (1933–) 48° 10′ 56″ Nordo 11° 36′ 03″ Oriento / 48.18213044 °N, 11.60077964 °O / 48.18213044; 11.60077964 (mapo)
Munkena Orienta Tombejo (1919–1933) Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio judismo vd
Etno judoj vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Askana gimnazio, Berlino
Humboldt-Universitato en Berlino Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Unabhängige Sozialdemokratische Partei Deutschlands (1917–1919)
Socialdemokratia Partio de Germanio (1898–1917) Redakti la valoron en Wikidata vd
Memorigilo Kurt Eisner
Profesio
Okupo politikisto
verkisto
ĵurnalisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Pavima monumento pri Eisner

Kurt EISNER, naskita la 14-an de majo 1867 en Berlino, murdita la 21-an de februaro 1919 en Munkeno (de Anton Arco-Valley), estis germana socialisma politikisto, ĵurnalisto kaj verkisto.

Li estis membro de SPD, ekde 1917 de USDP. Historian signifon li akiris kiel gvidanto de la novembra revolucio de 1918 en Bavario, kaj kiel unua ĉefministro de la Popola Ŝtato de Bavario, proklamita de li post la unua mondmilito. La revolucio malmultajn semajnojn post lia murdiĝo kondukis al la fondo de la (mallongdaŭra, de aprilo ĝis majo 1919) Munkena Soveta Respubliko.