Kuglo
Aspekto
Kuglo estas peco de malmola substanco (precipe metalo), kiun elpafas pafilo, nome fusilo, pistolo. Kuglo, kuglingo, pulvoŝargo kaj eksplodilo kune estas kartoĉo.
Ekzistas fajrostreka (aŭ spura) kuglo, dumdumo kaj aliaj.
Kuglingo estas ingo por kuglo, nome ujo kun formo de tubo kiu utilas por enhavi en sia interno pulvoŝargon kaj eksplodilon.