Kornvala Lingva Partnereco
Kornvala Lingva Partnereco | ||
---|---|---|
Keskowethyans an Taves Kernewek | ||
Komenco | 2005 vd | |
Fino | 2015 | |
Lando(j) | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | |
Sidejo | Kornvalo | |
Situo | Cornwall | |
Moto | Maga | |
Lingvoj | ||
Retejo | Oficiala retejo | |
La Kornvala Lingvo Societo ( kornvale: Keskowethyans an Taves Kernewek IFA kɛskɔˈwɛθjans an ˈtavɛs kɛrˈnɛwɛk, kɛskɔˈwɛθjɐnz ɐn ˈtævɐzs kərˈnuːɐk, angle Cornish Language Partnership) estis reprezenta organizaĵo kreita en 2005 en Kornvalo, Anglio, Unuiĝinta Reĝlando, por antaŭenigi la uzon kaj la disvolviĝon de la kornvala lingvo [1].
Ĝi estas malferma kaj libervola asocio, formita de reprezentantoj de diversaj kornvallingvaj komunumoj, kulturaj kaj ekonomiaj organizaĵoj kaj lokaj aŭtoritatoj en Kornvalo. La organizaĵo estas parte financita de la One Purpose -programo de la Eŭropa Unio, la Sekcio por Komunumoj kaj Loka Registaro de la brita registaro kaj de la Konsilio de Kornvalo (Cornwall Council) [2][3][4].
La partnereco estas la ĉefa reguligisto de la Norma Skribita Kornvala Lingvo, ortografio kiu estis publikigita en 2008 por unuigi antaŭe konfliktantajn ortografiojn, kaj por uzo sur vojsignoj, oficialaj dokumentoj kaj lernejaj ekzamenoj [5].
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Cornish Language Partnership. Network to Promote Linguistic Diversity. Arkivita el la originalo je 3 березня 2016.
- ↑ Cornish Language Partnership : Funding. Arkivita el la originalo je 2008-12-25.
- ↑ Cornish Language Partnership : About Us. Arkivita el la originalo je 2008-12-24.
- ↑ Cornish Language Partnership : Partnership. Arkivita el la originalo je 2008-12-25.
- ↑ BBC News - Breakthrough for Cornish language. Arkivita el la originalo je 18 вересня 2008. Alirita 28 січня 2020.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Bòrd na Gàidhlig
- Foras na Gaeilge
- Lingva revigligo
- Lingvoj en Britio
- Listo de lingvaj reguligistoj
- Komitato de la Lingvo Kimra / Bwrdd yr Iaith Gymraeg