Koňákov (poleKoniaków, germaneKoniakau) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de urbo Český Těšín en distrikto Karviná. Ĝi troviĝas proksimume 4,5 km okcidente de Český Těšín. En la jaro 2010 ĉi tie estis registritaj 99 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 356 loĝantoj.
Koňákov estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 3,06 km².
Estis la 17-an de majo1906 kaj estis okazanta la sepulto de bienulo Michal Farny. La funebra ceremonio estis preparanta sin por foriri el la domo de la mortinto al la evangelia tombejo en Koňákov, kiam nubaro antaŭsignis ŝtormon. La funebran ceremonion de preskaŭ 100 homoj atingis survoje pluvo kaj tial ili klopodis kiel eble plej rapide veni en la tombejan kapelon sur monteto supre de la vilaĝo. Ĉiuj klopodis eniri la kapelon kaj trovi tiel kaŝejon antaŭ la pluvo, sed ne al ĉiuj tio sukcesis. Loka instruisto interesiĝis pri tio, ĉu la kapelo havas fulmoŝirmilon, kiam ricevinte nean respondon li klopodis devigi la ceterajn, por ke ili forlasu la kapelon, sed neniu volis iri eksteren en la pluvon. Antaŭsento de la instruisto plenumiĝis kaj la kapelon sur la monteto kun kvanto da feraj elementoj trafis globa fulmo. Surloke estis tuj mortigitaj 13 homoj kaj pluaj dekoj da homoj estis vunditaj kaj traŭmatigitaj. Tiu ĉi tragedia evento ne havas en Teŝinio analogion.