Li estis kromnomita "la Senhara" ne pro senhareco, sed ĉar li la 5-an de majo877 razis sian kranion okaze de la konsekrado de abatejo en Compiègne, kvankam reĝo devas laŭ franka kutimo havi longan hararon.
Pro konfliktoj kontraŭ siaj fratoj pri la divido de la vasta imperio de ilia avo, Karlo devis atendi la finon de sia vivo por akiri la imperian kronon. Li estis reĝo de Okcidenta Frankio ekde 840 ĝis 877, kaj imperiestro ekde 875 ĝis 877.