Kaprimulgoj
Kaprimulgoj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Grandvosta kaprimulgo
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Kaprimulgoj estas la birdoj de la genro Caprimulgus, tio estas granda (multnombraj specioj) kaj tre disvastigita genro de kaprimulgedoj. La nomo devenas el la Latina por kaprinsuĉistoj, baze sur la malnova miskredo, ke la Eŭropa kaprimulgo povas suĉi lakton el kaprinoj. La sama termino Kaprimulgoj povas utili unue por aludi la individuojn de la Eŭropa kaprimulgo, due nur la membrojn de la genro Caprimulgus (kiel en tiu artikolo), trie ankaŭ la membrojn de aliaj samsubfamiliaj genroj ene de la subfamilio de Caprimulginae aŭ eĉ kvare la membrojn de la tuta familio de Kaprimulgedoj, do inklude la membrojn de la subfamilio Chordeilinae. Pli malprecize estus kvina ŝtupo inkludante ankaŭ la membrojn de la aliaj familioj ene de la ordo de Kaprimulgoformaj birdoj.
Kutimoj
[redakti | redakti fonton]La kaprimulgoj de la genro Caprimulgus troviĝas ĉirkaŭ la tuta mondo, kaj kiel aliaj kaprimulgedoj ovodemetas surgrunde sen nesto. Ili estas pli aktivaj malfruvespere kaj frumatene aŭ nokte kaj manĝas ĉefe tineojn kaj aliajn grandajn flugantajn insektojn. Kelkaj specioj, malkutime ĉe birdoj, ripozas laŭlonge de branĉo, anstataŭ laŭlarĝe, kio helpas la kamuflon dumtage. Mezvarmaj specioj estas tre migrantaj, kaj vintras en tropikoj.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]Plej parto havas etajn piedojn, malutilaj por piediri, kaj ties milda plumaro estas tre kamufla kaj aspektas kvazaŭ arboŝelo aŭ seka foliaro. Ili estas mezgrandaj kaj noktaj birdoj de longaj pintaj flugiloj, mallongaj kruroj kaj mallongaj bekoj. Ili havas longajn bridajn haregplumojn. Multaj havas ripeteman kaj ofte mekanikajn kantojn.
Kamuflo
[redakti | redakti fonton]Ili havas etajn krurojn (neutilaj por marŝado) kaj longajn flugilojn (kiuj permesas akrobatan flugadon). La milda plumaro estas kamufla. Kelkaj specioj kuŝas ne tra la branĉoj de la arboj, kiel la plej parto de la birdoj, sed laŭlonge. Tiel ili nevideblas dumtage ĉar aspektas kvazaŭ sekaj branĉoj. Tamen tiu preskaŭ perfekta kamuflado paradokse endanĝerigas kaprimulgojn, ĉar ili laŭinstinkte kiam estas for de ĝia kamufla medio, ekzemple sur ŝoseoj, sentas, ke neniu vidas ĝin kaj tiel nenial estas en danĝero. Je ĝia preferata sunsubira horo ĝiaj brilaj okuloj estas videblaj el centoj da metroj kontraŭ la aŭto-lumoj, la ŝoforo povas haltigi la aŭton eĉ je unu metro de la birdo kaj ĝi ne forflugos kvazaŭ neniu povas vidi ĝin. Se oni malfermas la pordoj aŭ oni daŭrigas la vojon ĝi forflugos laŭ ĝia moro. Tamen la plej granda parto de la ŝoforoj ne haltas la aŭtojn kaj multaj birdoj pereas pro ilia fido je kamuflo sen scii, ke ebenega unukolora ŝoseo ne samas al ĝia multkolora bruna medio.
Kelkaj specioj
[redakti | redakti fonton]- Eŭropa kaprimulgo, Eŭropazia aŭ simple kaprimulgo (Caprimulgus europaeus).
- Ĝangala kaprimulgo (Caprimulgus indicus) vivas en sudorienta Azio (ekde Barato al Manĉurio), havas makulojn ĉe la pinto de la flugiloj, vosto kaj kolo pli videblajn kaj blankajn. Ĝia plumaro estas pli bruna ol tiu de aliaj kaprimulgoj.
- Ruĝkola kaprimulgo (Caprimulgus ruficollis) vivas en suda Iberia Duoninsulo kaj Magrebo ĝis Niĝerio, malofte videblas pli norde, ekzemple en Francio). Ĝia plumaro estas pli flava ol tiu de la eŭropa kaprimulgo. Estas sufiĉe videblaj la blankaj makuloj ĉe kolo kaj subokulaj.
- Makulvosta kaprimulgo (Caprimulgus maculicaudus) vivas ekde Meksiko ĝis Brazilo.
- Malagasa kaprimulgo (Caprimulgus madagascariensis), kiel komprenite, vivas en Madagaskaro kaj insularo Sejŝeloj. Ĝi montras grandan ruĝan makulon ĉirkaŭ ĉiu okulo.
- Egipta kaprimulgo (Caprimulgus aegyptius)
La tuta speciaro
[redakti | redakti fonton]- Amerika kaprimulgo, Chordeiles minor
- Longbeka kaprimulgo, Systellura longirostris aŭ Caprimulgus longirostris [1]
- Blankflugila kaprimulgo, Eleothreptus candicans aŭ Caprimulgus candicans
- Nigra kaprimulgo, Nyctipolus nigrescens aŭ Caprimulgus nigrescens
- Pigmea kaprimulgo, Nyctipolus hirundinaceus aŭ Caprimulgus hirundinaceus
- Malgranda kaprimulgo, Setopagis parvula aŭ Caprimulgus parvulus
- Roraima kaprimulgo, Setopagis whitelyi aŭ Caprimulgus whitelyi
- Kajena kaprimulgo, Setopagis maculosa aŭ Caprimulgus maculosus
- Makulvosta kaprimulgo, Hydropsalis maculicaudus aŭ Caprimulgus maculicaudus
- Blankvosta kaprimulgo, Hydropsalis cayennensis aŭ Caprimulgus cayennensis
- Arbusteja kaprimulgo, Nyctidromus anthonyi aŭ Caprimulgus anthonyi
- Vidvina kaprimulgo Antrostomus carolinensis aŭ Caprimulgus carolinensis
- Ruĝa kaprimulgo, Antrostomus rufus aŭ Caprimulgus rufus
- Kuba kaprimulgo, Antrostomus cubanensis aŭ Caprimulgus cubanensis
- Hispaniola kaprimulgo, Antrostomus ekmani aŭ Caprimulgus ekmani
- Brungrizkola kaprimulgo, Antrostomus salvini aŭ Caprimulgus salvini
- Jukatana kaprimulgo, Antrostomus badius aŭ Caprimulgus badius
- Silkovosta kaprimulgo, Antrostomus sericocaudatus aŭ Caprimulgus sericocaudatus
- Sablokoluma kaprimulgo, Antrostomus ridgwayi aŭ Caprimulgus ridgwayi
- Voĉalmozulo, Antrostomus vociferus aŭ Caprimulgus vociferus
- Meksika kaprimulgo, Antrostomus arizonae aŭ Caprimulgus arizonae
- Puertorika kaprimulgo, Antrostomus noctitherus aŭ Caprimulgus noctitherus
- Malhela kaprimulgo, Antrostomus saturatus aŭ Caprimulgus saturatus
- Bruna kaprimulgo, Veles binotatus aŭ Caprimulgus binotatus
- Kolkaprimulgo, Gactornis enarratus aŭ Caprimulgus enarratus
- Ruĝkola kaprimulgo, Caprimulgus ruficollis
- Ĝangala kaprimulgo, Caprimulgus indicus
- Griza kaprimulgo, Caprimulgus jotaka
- Eŭropa kaprimulgo, Caprimulgus europaeus
- Ombra kaprimulgo, Caprimulgus fraenatus
- Ruĝvanga kaprimulgo, Caprimulgus rufigena
- Egipta kaprimulgo, Caprimulgus aegyptius
- Maharata kaprimulgo, Caprimulgus mahrattensis
- Nubia kaprimulgo, Caprimulgus nubicus
- Orkaprimulgo, Caprimulgus eximius
- Sudbarata kaprimulgo Caprimulgus atripennis
- Grandvosta kaprimulgo, Caprimulgus macrurus
- Meesa kaprimulgo, Caprimulgus meesi
- Andamana kaprimulgo, Caprimulgus andamanicus
- Filipina kaprimulgo, Caprimulgus manillensis
- Sulavesa kaprimulgo, Caprimulgus celebensis
- Donaldsona kaprimulgo, Caprimulgus donaldsoni
- Nigroŝultra kaprimulgo, Caprimulgus nigriscapularis
- Kolumkaprimulgo, Caprimulgus pectoralis
- Montokaprimulgo, Caprimulgus poliocephalus
- Ruvenzora kaprimulgo, Caprimulgus (poliocephalus) ruwenzorii
- Barata kaprimulgo, Caprimulgus asiaticus
- Madagaskara kaprimulgo, Caprimulgus madagascariensis
- Tutafrika kaprimulgo, Caprimulgus natalensis
- Neĉisara kaprimulgo Caprimulgus solala
- Senornama kaprimulgo, Caprimulgus inornatus
- Stelkaprimulgo, Caprimulgus stellatus
- Sudazia kaprimulgo, Caprimulgus affinis
- Punktata kaprimulgo, Caprimulgus tristigma
- Bonaparta kaprimulgo, Caprimulgus concretus
- Salvadora kaprimulgo, Caprimulgus pulchellus
- Prigoginea kaprimulgo, Caprimulgus prigoginei
- Batesa kaprimulgo, Caprimulgus batesi
- Longvosta kaprimulgo, Caprimulgus climacurus
- Sveltovosta kaprimulgo, Caprimulgus clarus
- Longflugila kaprimulgo, Caprimulgus longipennis aŭ Macrodipteryx longipennis
- Longpluma kaprimulgo, Caprimulgus vexillarius aŭ Macrodipteryx vexillarius