Kantono Travis (Teksaso)
Travis (Teksaso) | |
Mapo | |
Situo en Teksaso | |
Statistikaĵoj | |
Fondita | 1840 |
---|---|
Ŝtato | Usono |
Subŝtato | Teksaso |
Ĉefurbo | Aŭstino |
Areo - Sume - Tero - Akvo |
2650 km² 2600 km² 50 km² |
Loĝantaro - Censo en 2020: - Loĝdenso: |
1290188 450 / km² |
Horzono: | UTC-06:00 |
Retejo: traviscountytx.gov | |
La kantono Travis situas en la centra parto de la subŝtato Teksaso de Usono. Laŭ censa takso de 2020 ĝi havis 1 290 188 loĝantojn. Ĝia ĉefloko kaj administra centro estas Aŭstino, kiu ankaŭ estas la ĉefurbo de Teksaso. Kantono Travis kreiĝis de Kantono Bastrop en 1840 kiam Aŭstino fariĝis la ĉefurbo de la Respubliko de Teksaso. Ĝi organiziĝis dum 1843. Multaj aliaj kantonoj kreiĝis de Kantono Travis. Ĝi nomiĝas por kolonelo William B. Travis, komandanto de la batalo de la Alamo.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Kantono Travis estas monteta regiono, apartigita de la Rivero Colorado kun kelkaj artefaritaj lagoj. La nordoksidenta parto de la kantono estas en la Teksasa Monteta Regiono dum la sudorienta parto estas en la Nigra-grunda Regiono. Ĝi havas cedrajn, pekanajn, kverkajn, prosopo* (angle:mesquite), kaj aliajn arbojn kun diversaj grundoj.
Laŭ la usona censo de 2000, la loĝantaro de Kantono Travis nombris 812 280. La tuta areo de la Kantono Travis estas 2 647 km2 , el kiu 2 562 km2 estas tera kaj 85 km2 estas akva. La alteco estas inter 120 m kaj kaj 405 m super marnivelo. La jara pluvo estas 81 cm. La meza januara minimuma temperaturo estas 4 oC kaj la meza julia maksimuma temperaturo estas 35 oC.
Demografio
[redakti | redakti fonton]Laŭ la 2000a censo:
- Tuta loĝantaro 812 280
- Familioj: 183 798
- Loĝantara denseco: 317/km2
- Rasa konsisto
- Blankaj: 68,21%
- Afrik-usonaj: 9,2%
- Indianaj: 0,58%
- Asiaj: 4,4%
- Pacifik-insulanaj: 0,07%
- Aliaj: 14,56%
- De du aŭ pli rasoj: 2,85%
- Hispandevenaj: 28,20%
- Domanaroj: 320 766
- Kuninfanaj (malpli ol 18 jara): 29,30%
- Geedzaj duopoj:42,60%
- Kun domanino sen ĉeesta edzo: 10,40%
- Ne-familiaj: 42,70%
- Unuopulaj: 30,10%
- Mediana aĝo: 30 jaroj
- Aĝa konsisto
- <18: 23,80%
- 18-24: 14,70%
- 25-44: 36,50%
- 45-64: 18,20%
- >65: 6,70%
- Enspezoj
- Mediana domanara enspezo: $46 761
- Mediana familia enspezo: $58 555
- Mediana vira enspezo: $37 242
- Mediana virina enspezo: $30 452
- Pohoma enspezo: $25 883
- Malriĉaj loĝantoj: 12,50%
- Malriĉaj familioj: 7,70%
Urboj kaj urbetoj
[redakti | redakti fonton]- Anderson Mill
- Aŭstino
- Barton Creek
- Bee Cave
- Briarcliff
- Creedmoor
- Garfield
- Hudson Bend
- Jollyville
- Jonestown
- Lago Vista
- Lakeway
- Lost Creek
- Manor
- Onion Creek
- Pflugerville
- Rollingwood
- San Leanna
- Shady Hollow
- Sunset Valley
- The Hills
- Wells Branch
- West Lake Hills
- Windemere
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]prosopo*: Nova vorto por arboj de la arba familio Prosopis. Arboj de tiu ĉi familio troviĝas en kelkaj sekaj regionoj de la mondo. La angla nomo de arboj en tiu ĉi familio estas "mesquite".