Kabo (geografio)
Aspekto
Aliajn signifojn de kabo montras la apartigilo.
Kabo aŭ terkapo estas la pinto de ter-lango, kiu elstaras en la maron.
Kaboj estas signifaj por ŝiptrafiko, ĉar ili
- influas la marfluojn,
- povas esti danĝeraj obstakloj,
- protektas la flankan maron kontraŭ ventego kaj ondegoj,
- povas prezenti ŝipvojojn malpli longan ol al apuda bordo; sed ofte mankas sekuraj havenoj ĉe kaboj.
Konataj kaboj
[redakti | redakti fonton]- Kabo Aguljas ("Pingla Kabo", Sudafriko; plej suda loko de Afriko))
- Bonespera Kabo (Sudafriko)
- Verda Kabo (Senegalio; plej okcidenta loko de Afriko))
- Kabo Canaveral (Usono, Florido)
- Horna Kabo (Ĉilio; plej suda loko de Ameriko)
- Ĉeljuskina Kabo (Rusio; plej norda kontinenta loko)
- Deĵnova Kabo (Rusio; plej nord-orienta loko de Azio)
- Kabo Kormin (Barato)
- Terfina Kabo (Hispanio)
- Norda Kabo (Norvegio)
- Roka Kabo (Portugalio; plej okcidenta loko de Eŭropo)
- Kabo de Sankta Vincento (Portugalio; plej sud-okcidenta loko de Eŭropo)
- Jorka Kabo (plej norda loko de Aŭstralio)