Károly Ábrai
Aspekto
Károly Ábrai | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskonomo | Figura Károly | ||||
Naskiĝo | 8-an de decembro 1830 en Satu Mare | ||||
Morto | 18-an de aŭgusto 1912 (81-jaraĝa) en Budapeŝto | ||||
Tombo | Tombejo Farkasrét, 28-1-3 vd | ||||
Religio | Kalvinismo vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ĵurnalisto gimnazia instruisto loka politikisto verkisto kalvinana pastro vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
ÁBRAI Károly [pr. a:brai], ĝis 1871 Figura, estis hungara politikisto, verkisto naskiĝinta en Satmaro la 8-an de decembro 1830 kaj mortinta en Budapeŝto la 18-an de aŭgusto 1912.
Kariero
[redakti | redakti fonton]Ábrai studis juron kaj teologion inter 1850–53 en Debreceno, poste li iĝis reformita pastro en Satmaro, ekde 1862 instruisto de la reformita liceo de Hódmezővásárhely, poste ĉefnotario de la urbo, resp. de la Departemento Csongrád. Inter 1876 kaj 1884 li estis urbestro de Hódmezővásárhely. Pli poste li loksidiĝis en Budapeŝto. Ekde 1869 ĝis 1878 li redaktis la gazeton Vásárhelyi Közlöny.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Az utolsó Szapolyai (romano, Pest, 1860);
- Emléklapok a hazai történelemből (Pest, 1861);
- A nagy hazafiak (romaneca epokpriskribo, Pest, 1866);
- Magyarország 1848–49-ben (Pest, 1869).