Julius Lothar Meyer
Julius Lothar Meyer | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Julius Lothan Von Meyer | |||||
Naskiĝo | 19-an de aŭgusto 1830 en Varel | ||||
Morto | 11-an de aprilo 1895 (64-jaraĝa) en Tübingen | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | Apopleksio vd | ||||
Tombo | Tübingen vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Grand Duchy of Oldenburg (en) vd | ||||
Alma mater | Universitato de Hajdelbergo (1854–1856) Universitato de Würzburg (1853–1854) Universitato de Zuriko (1851–1853) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | kemiisto universitata instruisto vd | ||||
Laborkampo | Kemio vd | ||||
Doktoreca konsilisto | Robert Bunsen vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | perioda tabelo vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Julius Lothar MEYER (1830-1895) estis germana kemiisto kaj kuracisto kiu helpis en la disvolvado de la Perioda Tabelo pri Kemiaj Elementoj. Li estis frato de la germana fizikisto Oskar Emil Meyer (1834-1909), pli konata pro siaj studoj rilate al la gazviskozeco. En 1864, Lothar Meyer publikigis tabelon kun kelkaj kemiaj elementoj aranĝitaj laŭ iliaj atomnumeroj. Kaj Dmitro Mendelejjevo kaj Robert Bunsen laboris kun Lothar Meyer.
Li ankaŭ malkovris la afinecon de la hemoglobino kun la oksigeno.[1] Lia verko "Die modernen Theorien der Chemie und ihre Bedeutung für die chemische Statik" ("La moderna kemiteorio kaj ĝia graveco por la kemia statiko", Vroclavo, 1864) estis influa por indukti kemiistojn akcepti la novajn konceptojn pri atompezo.
En 1864, li publikigis tabelon enhavantan 49 elementojn kune kun iliaj valentoj. En 1860, li partoprenis en la Internacia Kongreso pri Kemio, en Karlsruhe, kaj estis forte impresita de la prezentaĵo far Stanislao Cannizzaro (1826-1910) pri la konceptoj rilate al la atompezoj de la elementoj kaj la teorioj de Amedeo Avogadro.
Li ricevis la Medalon Davy de la Reĝa Societo de Londono en 1882.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Li estis filo de kuracisto Friedrich August Meyer kaj Anna Biermann. Post vizitadi la Altlernejo en Oldenburg, li studis medicinon en Zuriko, en 1851. Post du jaroj, li eniris en la Universitato de Würzburg, kie li studis patologion, kiel studento de Rudolf Virchow. En Zuriko li studis sub Carl Ludwig kiu instigis lin sin dediĉi al la fiziologia kemio. Post licenciiĝi en Würzburg, li iris al Hajdelbergo, kie Robert Bunsen okupis la katedron pri kemio. En 1858, li licenciiĝis kiel Doktoro pri Filozofio kies tezo estis la agado de la karbona monoksido sur la sango. Pro lia intereso pri spirfiziologio, li venis al konkludo ke la oksigeno kombiniĝas kun la sanga hemoglobino.[2]
Influita per la matematikaj instruoj de Gustav Kirchhoff, li komencis studi matematikan fizikon en la Universitato de Königsberg sub Franz Ernst Neumann (1798-1895), kaj en 1859 li iĝis privata docento pri fiziko kaj kemio en la Universitato de Vroclavo. En 1866, li akceptis postenon en la Akademio pri Disvolvado Subtenebla de Eberswalde[3] en Neustadt-Eberswalde sed post tri jaroj li estis nomumita profesoro en la Teknika Lernejo de Karlsruhe, nuna Universitato de Karlsruhe.
En 1865, Meyer estis la unua kiu proponis la ciklan strukturon por la benzeno.[4] Dum la Franco-prusia milito la Politeknika Lernejo estis uzata kie hospitalo, kaj Meyer plenumis aktivan rolon en la zorgo pri la vunditoj. En 1876, Meyer iĝis Profesoro pri Kemio en la Universitato de Tübingen, kie li servis ĝis sia morto. En 1887, kune kun Mendelejjev kaj William Ramsay, li fondis la Ĵurnalo pri Fiziko-Kemio, la unua pri tiu temo.
Verkaro
[redakti | redakti fonton]- Die Gase des Blutes ("La gasoj de la sango"). Göttingen 1857 (Dissertation, Med., Würzburg)
- Chemische Analyse der Heilquellen zu Bad Landeck ("Kemia analizo de la kuracfontoj en Bad Landeck") (Preussisch-Schlesien.) Gosohorsky, Vroclavo 1863
- Die modernen Theorien der Chemie und ihre Bedeutung für die chemische Statik. ("La modernaj kemiteorioj kaj ilia graveco por la kemia statiko") Maruschke & Berendt, Vroclavo 1864.
- Die Chemie in ihrer Anwendung auf die Forstwirtschaft. ("La kemio kaj ĝia apliko en la arbarkulturo") 1867.
- Die Natur der chemischen Elemente als Function ihrer Atomgewichte. ("La naturo de la kemiaj elementoj laŭ iliaj atompezoj") In: Annalen der Chemie und Pharmacie. VII. Supplementband 1870, S. 354–364. Wiederabgedruckt in: Das natürliche System der chemischen Elemente. Abhandlungen von Lothar Meyer (1864-1869) und D. Mendelejeff (1869-1871). eldonita de Karl Seubert. Engelmann, Leipzig 1895, S. 9–17 (=Ostwald's Klassiker der exakten Wissenschaften 68) Digitalisat Arkivigite je 2014-03-08 per la retarkivo Wayback Machine
- Die Zukunft der Deutschen Hochschulen und ihrer Vorbildungs-Anstalten ("La estonto de la germanaj universitatoj kaj iliaj institucioj pri duagradaj lernejoj"). Maruschke & Berendt, Vroclavo 1878
- Lothar Meyer kaj Karl Seubert: Die Atomgewichte der Elemente aus den Originalzahlen neu berechnet. ("La atompezoj de la elementoj rekalkulitaj ekde iliaj originalaj nombroj") Breitkopf & Härtel, 1883.
- Grundzüge der theoretischen Chemie ("Bazaj principoj de la kemia teorio"). Breitkopf & Härtel, Leipzig 1890
- Die modernen Theorien der Chemie und ihre Beteutung für die chemische Mechanik. ("La modernaj kemiteorioj kaj ilia graveco por la kemia mekaniko") Maruschke & Berendt, Vroclavo 1884
- Die Anfänge des natürlichen Systemes der chemischen Elemente. Memorlibro de J. W. Doebereiner, 1829, kaj Max von Pettenkofer 1850, kune kun historia superrigardo pri la evoluigo de la teorio pri la Triado de la Elementoj. eldonita de Lothar Meyer. Wilhelm Engelmann, Lepsiko, 1895 (=Klasikaĵoj el la ekzaktaj sciencoj de Ostwald)
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Explicatorium
- Sergei Vinogradskii and the Cycle of Life: From the Thermodynamics of Life ..., Lloyd Ackert
- A Source Book in Chemistry, 1400-1900, Henry Marshall Leicester, Herbert S. Klickstein
- The Periodic Table: Its Story and Its Significance, Eric R. Scerri
- A Tale of Seven Elements, Eric Scerri
- Chemical Achievers: The Human Face of the Chemical Sciences, Mary Ellen Bowden
- Química para todos
- Chemical Heritage Foundation
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Johann Wolfgang Döbereiner (1780-1849)
- Franz Ernst Neumann (1798-1895)
- Justus von Liebig (1803-1873)
- Carl Ludwig (1816-1895)
- Rudolf Virchow (1821-1902)
- Gustav Kirchhoff (1824-1887)
- Stanislao Cannizzaro (1826-1910)
- August Kekulé (1829-1896)
- John Newlands (1837-1898)
- William Ramsay (1852-1916)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Química, Raymond Chang, Kenneth A. Goldsby
- ↑ The Disappearing Spoon...and other true tales from the Periodic Table, Sam Kean
- ↑ Wildniscamps als Mittel einer Bildung für nachhaltige Entwicklung und ..., Jara Schreiber
- ↑ Chemical Evolution: The Biological System of the Elements, Bernd Markert, Stefan Fränzle, Simone Wünschmann