John C. Wells
John C. Wells | |
---|---|
John C. Wells dum UK 2008 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de marto 1939 (85-jaraĝa) en Bootle |
Lingvoj | Esperanto • angla • kimra |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) |
Alma mater | Universitato de Londono Trinity College St John's School, Leatherhead (en) |
Okupo | |
Okupo | esperantisto (1955–) esperantologo lingvisto universitata instruisto |
John Christopher WELLS [ĝon KRIS-to-fe ŭelz] (naskiĝis la 11-an de marto 1939 en Bootle, vilaĝo en Lancashire) estas brita esperantisto, vortaristo kaj emerita profesoro pri fonetiko ĉe la Universitato de Londono.
Persona vivo
[redakti | redakti fonton]Wells estas filo de sudafrikdevena patro kaj angla patrino. Li studis lingvojn kaj aŭtodidakte usonstilan stenografion. Li lernis, inter aliaj, la kimran. En 2006 li emeritiĝis.
Esperanto
[redakti | redakti fonton]Wells lernis Esperanton 16-jaraĝe, en 1956. Li estis estrarano de UEA de 1971 ĝis 1974 kaj prezidanto de UEA de 1989 ĝis 1995, aktuale li estas membro de Honora Patrona Komitato. Wells estis sekretario de Internacia Fonetika Asocio kaj redaktoro de ties revuo. Gvidis Esperanto-Asocion de Britio, la Londonan Esperanto-klubon kaj Ligon de Samseksamaj Geesperantistoj. Wells instruis Esperanton ĉe la Ŝtata Universitato de San-Francisko kaj partoprenis en la kurso de Esperanto Pasporto al la tuta mondo.
De 1970 ĝis 2022 li estis membro de la Akademio de Esperanto[1]. De 2007 ĝis 2013 li estis ties prezidanto.
Verkoj (elektitaj)
[redakti | redakti fonton]- Vortaro English Esperanto English Dictionary, Mondial, 2010.
- Vortaro Teach Yourself Esperanto Dictionary ("Mem-lerna Esperanto-vortaro"), 1968,
- The E. U. P. concise Esperanto and English dictionary. Londono 1969 (lasta represo: 18a en 1999)
- Lingvistikaj Aspektoj de Esperanto, 1978
- Accents of English ("Akĉentoj de la angla")
- Jen nia mondo
- Geiriadur Esperanto / kimra vortaro, Londono, 1985
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|
- Persona retpaĝaro de John Wells
- Vortaro-blogo de John Wells: Diskutado de problemoj leviĝantaj dum la reviziado de la vortaro Concise Esperanto and English Dictionary.
- Libroj Arkivigite je 2011-05-31 per la retarkivo Wayback Machine de kaj pri John Wells en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo Arkivigite je 2007-12-21 per la retarkivo Wayback Machine
- Artikoloj de kaj pri John Wells en Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj (EBEA)
- Hiperteksto kaj la Tut-Tera Teksaĵo (el Retarkivo 2005) en Internacia Kongresa Universitato de 82-a UK 1997
Antaŭe: | Prezidanto de Universala Esperanto-Asocio | Poste: |
---|---|---|
Humphrey Tonkin | 1989–1995 | Lee Chong-Yeong |
- Naskiĝintoj en 1939
- Vivantaj homoj
- Ĝermoj pri esperantisto
- Viroj
- Naskiĝintoj la 11-an de marto
- Anglaj esperantistoj
- Britaj esperantistoj
- Historio de UEA
- Prezidantoj de UEA
- Estraranoj de UEA
- Akademio de Esperanto
- Anglaj lingvistoj
- Anglaj verkistoj
- Esperanto-vortaristoj
- Esperantologoj
- Fonetikistoj
- Interlingvistoj
- GLAT-personoj
- Lernantaro de Trinity College
- Studentoj de la Universitato de Londono