Johano la 3-a (Bretonio)
Johano la 3-a | ||
---|---|---|
Duko de Bretonio | ||
Regado | 1312-1341 | |
Antaŭulo | Arturo la 2-a de Bretonio | |
Sekvanto | Johano de Montfort en konflikto kun Johana de Pentievro kaj Karolo de Blezo | |
Ceteraj titoloj | Grafo de Richmond | |
Persona informo | ||
Naskiĝo | 8-an de marto 1286 en Champtoceaux | |
Morto | 30-an de aprilo 1341 (55-jaraĝa) en Caen | |
Religio | kristanismo vd | |
Familio | ||
Dinastio | Dinastio de Dreux | |
Patro | Arturo la 2-a de Bretonio | |
Patrino | Maria de Limoges | |
Gefratoj | Alice of Brittany (en) , Beatrice of Brittany (en) , Guy of Penthièvre (en) kaj Johano de Montfort vd | |
Edz(in)o | Izabela de Valezio (1292-1309) Izabela de Kastilio (1283-1328) Jeanne (1310 † 1344) | |
Grafo de Richmond | ||
Dum | 1334–1341 | |
Antaŭulo | Arturo la 2-a de Bretonio | |
Sekvanto | Johano de Montfort | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Johano la 3-a la Bona (naskiĝinta en la 8-a de Marto 1286 en Châteauceaux, nun Champtoceaux kaj mortinta en la 30-a de Aprilo 1341 en Caen), filo de Arturo la 2-a de Bretonio kaj de ties unua edzino Maria de Limoges, vicgrafino de Limoges, estis duko de Bretonio (1312-1341), kaj grafo de Richmond (1334-1341).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ekde sia dukiĝo, li provis kontesti la legitimecon de la edziĝo de sia patro kun Jolanda de Dreux, poste komencis longa proceso kontraŭ ŝi por la heredo de Arturo la 2-a. En 1315, li partoprenis kampanjon de Ludoviko la 10-a kontraŭ Flandrio. Li estis fidela al la reĝoj de Francio kaj batalis flanke de Filipo la 6-a de Valezio en la Batalo de Cassel en 1328, kie li estis vundita.
En 1316, li modifis sian blazonon por ermenplena blazono, kiu estas ankoraŭ nun uzata por reprezenti Bretonion.
Sen infano sed ŝarĝita per duonfrato (filo de sia malamata bopatrino) kiel probabla heredanto, li pensis pri testamentado de la duklando al la reĝo de Francio. Liaj regnanoj oponis tion, kaj li tiam edzinigis sian nevinon Johana de Pentievro al Karolo de Blezo, nevino de la reĝo de Francio Filipo la 6-a.
En 1338, li sendis sian ŝiparon al la Batalo de Écluse subtene al tiu de la reĝo de Francio, sed tiuj estis detruitaj de la angloj. Survoje por kuniĝi al Filipo la 6-a, li mortis en Caen en 1341[1] revene de Flandrio.
Lia rifuzo decidi pri heredonto por la duklando estis la kaŭzo de la hereda milito de Bretonio, kiu komenciĝis kun lia morto.
Informoj pri liaj edziĝoj
[redakti | redakti fonton]La duko Johano la 3-a havis tri edzinojn sed neniun filon li havis en tiuj tri geedziĝoj.
- En 1297, li edziĝis al Izabelo de Valezio (1292 † 1309), filino de Karolo de Valezio kaj de Margareta de Anĝevio.
- Vidvo, li reedziĝis en 1310 en Burgos kun Izabelo de Kastilio (1283 † 1328), filino de Sanĉo la 4-a, reĝo de Kastilio kaj de Leono kaj de Maria de Molina.
- Fine, li reedziĝis en 1329 al Johana (1310 † 1344), filino de Eduardo de Savojo, grafo de Savojo kaj de Blanka de Burgonjo.
Aneksaĵoj
[redakti | redakti fonton]Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Célestin Hippeau, L'abbaye de Saint-Étienne de Caen, 1066-1790, Caen, A. Hardel, 1855; p. 104
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Flago de Bretonio, pri la kialoj de la modifo de la blazono.
- Listo de la suverenoj de Bretonio
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Site de JP Goullet - Biografio de Johano la 3-a de Bretonio Arkivigite je 2007-09-28 per la retarkivo Wayback Machine