Saltu al enhavo

Joakimo Kameraro la Maljuna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Joachimus Camerarius Senior
(1500-1574)
humanista Germanicus
humanista Germanicus
Persona informo
Joachim Camerarius der Ältere
Naskiĝo 12-a de aprilo 1500
en Bamberg,  Germanio
Morto 17-a de aprilo 1574
en Lepsiko,  Germanio
Religio luteranismo vd
Lingvoj latinaantikva greka vd
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Wittenberg, Universitato de Lepsiko, Universitato de Tübingen, Universitato de Erfurto
Familio
Edz(in)o Anna Camerarius (en) Traduki (1527–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo renesanca humanisto
poeto
universitata instruisto
klasikisto
klasika filologo Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Filologio kaj historio Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en LeipzigTübingen vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Joachim Camerarius, la Maljuna (1500-1574) (* Bamberg, en la 12-a de aprilo 1500 - Lepsiko, en la 17-a de aprilo 1574) estis germana poeto kaj humanisto. Li estis tradukisto el grekaj kaj latinaj verkistoj. Li naskiĝis filo de Johannes Kammermeister, ĉambristo de la Episkopo de Bamberg kaj urbokonsilisto. Li studis unue en Bamberg kaj en 1512 enmatrikuliĝis en la Universitato de Lepsiko kie Georg Helt (1485-1545)[1] estis lia profesoro. En 1516, li studis la grekan en la sama universitato kaj Petrus Mosellanus (1493-1524)[2] estis lia profesoro.

En 1518, li translokiĝis al la Universitato de Erfurto, kie li konatiĝis kun Eobanus Hessus, Euricius Cordus (1486-1537)[3] kaj Mutianus Rufus (1470-1526)[4]. En 1521, li daŭrigis siajn studojn en la Universitato de Wittenberg kie li diplomiĝis kaj konatiĝis kun Filipo Melanktono. En 1522, li estis nomumita profesoro pri zoologio kaj tradukis la "Naturan Historion"[5] de Plinio la Maljuna kaj "Institutio oratoria"-n de Marko Fabio Kvintiliano (35 AD - 95 AD).

En 1525, li fariĝis profesoro pri Grekaj lingvo kaj literaturo, kaj rekomendita de Melanktono, en 1526, li estis nomumita profesoro pri la greka kaj latina en la ĵus fondita Gimnazio de Sankta Egidio[6], en Nurenbergo. En 1530, li partoprenis kiel delegito el Nurenberg en la Dieto de Aŭgsburgo, kie li helpis Melanktonon skribi la Aŭgsburgan konfeson. En 1532, li tradukis latinen la verko "Underweysung der Messung" de Alberto Durero, sub la titolo "De Sym[m]etria partium in rectis formis hu[m]anorum corporum". En 1535, oni indikis lin al la Universitato de Tübingen, kie li plenumis reliefajn rolojn ĉe la organizado de la universitato. En 1541, li faris similan laboron en Lepsiko, kaj ĝis sia morto, li profesoris en la Universitato de Lepsiko. En la movado de la reformo, li elfaris elstarajn rolojn kaj liaj konsiloj estis ofte serĉataj de la protestanta estraro.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]