József Lengyel (verkisto)
József Lengyel | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 4-an de aŭgusto 1896 en Marcali | ||||
Morto | 14-an de julio 1975 (78-jaraĝa) en Budapeŝto | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | Kancero vd | ||||
Tombo | Tombejo Farkasrét, 12/1-1-50 vd | ||||
Lingvoj | hungara vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Partio | Komunista Partio de Hungario Komunista Partio de Germanio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto poeto scenaristo vd | ||||
Aktiva dum | 1916– vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
József Lengyel [jOĵef lendjel], laŭ hungarlingve kutima nomordo Lengyel József estis hungara verkisto, poeto, ĵurnalisto.
József Lengyel[1] naskiĝis la 4-an de aŭgusto 1896 en Marcali, li mortis la 14-an de julio 1975 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]József Lengyel studis en universitatoj de Budapeŝto kaj Bratislavo ekde 1914, sed li neniam finis ilin. En 1916 li komencis kontribui en revuoj de Lajos Kassák, li debutis kiel poeto. En 1918 li forlasis rondon de Kassák kaj aliĝis al rondo de Ervin Szabó, krome li estis fondinta membro de partio de hungaraj komunistoj, eĉ li redaktis ties periodaĵon. Post falo de la Hungara Sovetrespubliko li rifuĝis al Vieno, kie li politikadis kaj estis ĵurnalisto. Inter 1927-1930 li vivis en Berlino kaj faris la samon, kiel en Vieno, same poste en Moskvo. En 1938 li estis arestita, poste li estis trudlaboristo en gulagoj de Siberio, fine li vivis en ekzilo inter 1949-1955. Hejmenveninta li estis verkisto en Budapeŝto, sed ekde 1968 li vivis en Monoszló. Li ricevis premion Kossuth en 1963, pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn.
Elektitaj libroj
[redakti | redakti fonton]- Visegrádi utca (1932, 1957)
- Prenn Ferenc hányatott élete (1958)
- Tükrök (1967)
- Az őszinteség lépcsői (1974)
- Noteszeiből 1955–1975 (1989)
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2015-09-24 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun foto (la koncerna teksto estas legebla pli malsupre) Arkivigite je 2020-10-19 per la retarkivo Wayback Machine