János Dániel Anisits
János Dániel Anisits | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 9-an de majo 1856 en Zalaegerszeg (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio) |
Morto | 1911 en Berlino (Germana Regno) |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungara reĝlando |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd |
Okupo | |
Okupo | apotekisto universitata instruisto |
János Dániel Anisits [jAnoŝ aniŝiĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Anisits János Dániel estis hungara apotekisto, altlerneja instruisto.
János Dániel Anisits[1] naskiĝis la 9-an de majo 1856 en Zalaegerszeg (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio), li mortis 1911 en Berlino.
Biografio
[redakti | redakti fonton]János Dániel Anisits akiris farmacian diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1877. Liaj plej gravaj instruistoj estis Tivadar Margó, Lajos Jurányi, Jenő Jendrassik (fiziologo), Géza Mihalkovics kaj József Szabó (geologo). Post la diplomo li estis apotekisto en propra apoteko en sia naskiĝurbo. En 1883 li migris al Paragvajo. En Asunciono li estis laboratoriestro (1883–1889), poste li estis katedrestro en la loka universitato. En tiu periodo li kolektis ĉefe palmojn kaj kaktojn en Mato Grosso. En 1907 li hejmenvenis kaj laboris en instituto en Budapeŝto, inter 1909-1911 en Berlino.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Újabb adatok a szerbtövis dél-amerikai előfordulásához (1898)
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- memormedalo "Anisits János"
- kelkaj botanikaĵoj prenis lian nomon, ekzemple Bactris Anisitii; Diplothenium Anisitii; Scheelea Anisitiana
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio
- [1] Arkivigite je 2021-05-25 per la retarkivo Wayback Machine
- [2]