István Géczy
Aspekto
István Géczy | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 20-an de majo 1860 en Bükkábrány | ||||
Morto | 8-an de januaro 1936 (75-jaraĝa) en Budapeŝto | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | aktoro dramaturgo vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
István GÉCZY [iŝtvAn gEci], laŭ hungarlingve kutima nomordo Géczy István estis hungara dramisto, aktoro, membro de Societo Petőfi (1921).
István Géczy naskiĝis la 20-an de majo 1860 en Alsóábrány. Li mortis la 8-an de januaro 1936 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]István Géczy pro financaj problemoj frue en 1880 aliĝis al teatra trupo. Komence li ludis en provinco, ekde 1897 en Budapeŝto. En 1922 li ekredaktis periodaĵon por aktoroj. Li verkis precipe teatraĵojn, ili estis prezentitaj sed plej ofte ili ne aperis libroforme. Li ofte verkis komunajn teatraĵojn kun aliaj, ekzemple kune kun Gyula Hegedűs.
Liaj teatraĵoj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- A gyimesi vadvirág 1897, kiu faris lin tutlande konata, en 1939 oni faris filmon el la teatraĵo
- Az ördög mátkája 1897 - dramo
- A Sárdy-ház 1899
- Anyaföld 1900 - dramo
- Mihály Csokonai Vitéz 1903
- Petőfi 1922 (kune kun Gyula Szávay)