Imran Farooq
Aspekto
Imran Farooq | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 14-an de junio 1960 en Karaĉio |
Morto | 16-an de septembro 2010 (50-jaraĝa) en Londono |
Lingvoj | urduo |
Ŝtataneco | Pakistano |
Alma mater | Jinnah Sindh Medical University (en) |
Infanoj | 2 |
Okupo | |
Okupo | politikisto |
Doktoro Imran FAROOQ (naskiĝis la 14-an de junio 1960; mortis la 16-an de septembro 2010)[1] estis pakistana politikisto kaj fama membro de la movado Muttahida Qaumi (MQM) kaj fondinto de la parlamento de Pakistano.[2]
Murdo
[redakti | redakti fonton]Oni trovis lin murdita ĉe lia ekzila hejmo en norda Londono posttagmeze la 16-an de septembro 2010.[3][4]
La polico diris, ke oni alvokis ilin al Green Lane, kvartalo Edgware de la londona urbodistrikto Barnet, ĉirkaŭ 17:30 BST (brita somera tempo; 16:30 UTC). Ili trovis viron, poste identigita kiel Farooq, kiu suferis plurajn tranĉilvundojn. Malgraŭ provoj revivigi lin, Farooq estis deklarita morta je 18:37 BST.[3]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "Imran Farooq: Life of a political worker (Vivo de politika laboristo)", DAWN, 17 Sep, 2010. Kontrolita 17-a de septembro 2010.
- ↑ Imran Farooq's key role in Pakistani politics, BBC News, 16 September 2010, http://www.bbc.co.uk/news/world-south-asia-11338188.
- ↑ 3,0 3,1 Pakistani politician Imran Farooq murdered in London, BBC News, 16 September 2010, http://www.bbc.co.uk/news/uk-england-london-11338054.
- ↑ "Imran Farooq murdered outside London home", The Guardian, 17 September 2010, http://www.guardian.co.uk/uk/2010/sep/17/imran-farooq-murdered-london-home.