Immingham
Aspekto
Immingham | |||
---|---|---|---|
urbeto civila paroĥo vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | DN40 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 9 769 (2021) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 53° 37′ N, 0° 13′ U (mapo)53.6139-0.2183Koordinatoj: 53° 37′ N, 0° 13′ U (mapo) [+] | ||
Horzono | UTC±00:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Immingham [+] | |||
Immingham estas havenurbo ĉe la suda flanko de la rivero Humber apud la urbo Grimsby en la provinco Lincolnshire Nord-Orienta (angle: North East Lincolnshire), Britio. Ĝi enhavas proksime 11500 loĝantojn.
Immingham/Grimsby kune estis la 3-a haveno laŭ kvanto en Britio – en 1998 48 387 000 tunoj- kaj la dua en 2012.[1]
Ĝis la 20-a jarcento Immingham estis malgranda vilaĝo. Dokoj estis konstruitaj inter 1906 kaj 1910 kaj oni pligrandigis ilin en 1960. En 1970 oni konstruis ĝetojn por la importado de nafto por la apudaj rafinejoj.
En 1607 la Pilgrimantoj (angle: Pilgrim Fathers) penis forvojaĝi el Boston. La afero fiaskis sed ili sukcesis forvojaĝi al Nederlando en 1608 el Immingham. Fine ili forlasis Nederlandon kaj atingis Usonon en 1620.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "Statistical data set PORT01 - UK ports and traffic". Department for Transport.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Knowhere: Immingham Inside Information, Hookup Spots and Stuff Only Locals Know Arkivigite je 2005-11-28 per la retarkivo Wayback Machine
- sportoj Arkivigite je 2006-06-26 per la retarkivo Wayback Machine
- naĝbaseno Arkivigite je 2006-06-21 per la retarkivo Wayback Machine