Hroubovice
Hroubovice | |||
municipo | |||
Suma vido
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Hroubovice | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | ||
Distrikto | Distrikto Chrudim | ||
Administra municipo | Chrast | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Montaro | Svitava montetaro | ||
Situo | Hroubovice | ||
- alteco | 314 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 52′ 57″ N 15° 59′ 27″ O / 49.88250 °N, 15.99083 °O (mapo) | ||
Katastro | 1,52 km² (152 ha) Hroubovice | ||
Loĝantaro | 335 (2024) | ||
Denseco | 220,39 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1167 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 538 54 | ||
NUTS 3 | CZ053 | ||
NUTS 4 | CZ0531 | ||
NUTS 5 | CZ0531 571504 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 1 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Hroubovice | |||
Retpaĝo: www.hroubovice.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Municipo Hroubovice situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, en milde ondoforma pejzaĝo 4 km okcidente de la urbo Luže. Vivas ĉi tie 335 loĝantoj (2024). Norde de la vilaĝo estas belvidejo Jahůdka kaj sude de ĝi estinta malgranda banejo Svatá Anna kun baroka kapelo kaj fonto de fera akvo.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Skuteč, Chrast kaj Luže.
Historio
[redakti | redakti fonton]La vilaĝon en popola elparolo oni ankaŭ nomis Roubovice. La unuaj mencioj pri ĝi atingas ĝis la 12-a jarcento, en la jaro 1167 estis Hroubovice havaĵo de monaĥejo en Litomyšl, poste de monaĥejo en Podlažice. En la jaro 1436, post detruo de la monaĥejo la vilaĝo transiris al Jan Padrus el Vratkov. Poste la posedantoj ŝanĝiĝis, ĝis en la jaro la vilaĝon aĉetis episkopo de Hradec Králové Jan Josef Vratislav el Mitrovice.
En la vilaĝo estis relative granda juda komunumo. Sinagogo el la 18-a jarcento bedaŭrinde ne konserviĝis, estis malkonstruita en la jaro 1970. Ĝi estis verŝajne eŭropa raraĵo, ĉar sur ĝia tegmento estis tureto kun horloĝo, kiaj estas konataj el kristanaj sakralaj konstruaĵoj barokaj aŭ gotikaj. Tio estis onidire por esprimo de bonaj interrilatoj inter vilaĝanoj de hebrea kaj kristana konfesoj. En la jaro 1900 estis en la vilaĝo 580 katolikoj, 5 evangelianoj kaj 80 judoj.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 637 |
1880 | 646 |
1890 | 623 |
1900 | 617 |
1910 | 693 |
1921 | 653 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 692 |
1950 | 472 |
1961 | 471 |
1970 | 466 |
1980 | 402 |
1991 | 338 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 330 |
2014 | 373 |
2016 | 360 |
2017 | 360 |
2018 | 358 |
2019 | 353 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 342 |
2021 | 333 |
2022 | 342 |
2023 | 340 |
2024 | 335 |
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Tombejo
[redakti | redakti fonton]Tombejo kun proksimume 250 valoraj barokaj kaj klasikismaj tomboŝtonoj troviĝas sur norda rando de la vilaĝo. La plej malnova konservita tomboŝtono estas el la jaro 1788. Proksime de la tombeja enirejo staras ceremonia salono, sur kontraŭa flanko de la tombejo estas malgranda kadavrejo.
Juda tombejo
[redakti | redakti fonton]En la vilaĝo troviĝas estinta hebrea tombejo, bedaŭrinde en la jaro 2007 damaĝita fare de vandaloj.
Belvidejo Jahůdka
[redakti | redakti fonton]Por informoj vidu la paĝaron de la urbo Luže.
Pluaj fotoj
[redakti | redakti fonton]-
Juda tombejo
-
Detruado de sinagogo
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.