Ursenbach
Ursenbach | |
---|---|
Blazono de Ursenbach | |
Vilaĝeniro de Ursenbach | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Berno |
Administra distrikto | Supra Argovio |
Malnova distrikto ĝis 2009 | Aarwangen |
Geografia situo | CH1903: 625412 / 220779 (mapo)47.13757.7736111111111Koordinatoj: 47° 8′ N, 7° 46′ O; CH1903: 625412 / 220779 (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 930 |
Areo | 9,14 km² |
Alteco | 582 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 4937 |
Komunumkodo | 0344 |
Mapo de Ursenbach | |
Ursenbach estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Aarwangen kaj ekde la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Supra Argovio en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 930 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ursenbach situas en la Svisa Mezlando proksimume 12 kilometrojn sudsudokcidente de la urbo Langenthal en la okcidenta flanko de la akvokolekta baseno de la rivero Langete, al kiu la nomdona rivereto Ursenbach senakvigas la komunuman teritorion. En nordoriento la komunumo etendiĝas ĝis al la bordo de la rivero Langete. La komunumo Ursenbach konsistas el la vilaĝo Ursenbach kaj la vilaĝetoj Oberdorf, Unterdorf, Hirseren, Richisberg, Lünisberg, kaj Hofen, kaj diversaj izolitaj bienoj.
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 9,14 km², de kiuj 31,1% estas kovritaj de arbaro, 62,8% servas por agrikulturo kaj 5,8% por setlado. [1]
Najbaraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]La komunumo Ursenbach limas en nordo al Madiswil, en oriento al Rohrbachgraben, en sudoriento al Walterswil, en sudokcidento al Oeschenbach, kaj en nordokcidento al Ochlenberg.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Tra la komunumo Ursenbach kondukas la kantona ĉefvojo n-ro 239 de Kleindietwil al Affoltern en Emme-Valo. Flanke vojo kondukas de Ursenbach al Walterswil.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua dokumenta mencio de Ursenbach datiĝas el la jaro 1201 kiel Ursibach. Dum mezepoko la mastroj de Ursenbach estis la Senjoroj de Aarwangen kaj la Monaĥejo Rüegsau. La malalta jurisdikcio estis al la Voktejo Ursenbach, kiu troviĝis sub la regado de la Grafoj de Kiburgo, kies havaĵon en la jaro 1406 heredis la urbo Berno. La Voktejo Ursenbach estis pandigita al la Senjoroj de Grünenberg kaj fariĝis en la jaro 1407 respektive 1414 berna havaĵo kaj estis atribuita al la Voktejo Wangen. Dum la tempo de la Helveta Respubliko de 1798 ĝis 1803 la komunumo apartenis al la distrikto Langenthal, poste ĝi estis atribuita al la distrikto Aarwangen, kiu per ĝis dissolviĝo la 1-an de januaro 2010 estis integrita al la administra distrikto Supra Argovio. En la jaro 1888 kaj 1889 la komunumo Ursenbach konsedis la vilaĝeton Hubberg al Dürrenroth kaj Walterswil kaj siaflanke ricevis la vilaĝetojn Richisberg de Oeschenbach kaj Lünisberg de Wynigen.[2]
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Ursenbach – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj
[redakti | redakti fonton]-
Reformita preĝejo de Ursenbach
-
Interno de la preĝejo, orgeno
-
Gastejo Löwen Ursenbach
-
Vilaĝa strato
|