Hinterhermsdorf
Aspekto
La vilaĝo Hinterhermsdorf situas ĉe la orienta rando de Saksa Svislando, la germana parto de Elba Grejsmontaro. Meze tra la vilaĝo tiriĝas la limo inter elba grejso kaj luzacia granito. Administre ĝi apartenas al la urbo Sebnitz.
Turismo
[redakti | redakti fonton]Vidindaĵoj en la vilaĝo
[redakti | redakti fonton]En Hinterhermsdorf staras 62 domoj de la tipo Umgebindehaus (germane, prononcu: Umgebindehaŭs), tio estas specifa trabfaka konstruaĵo karakteriza por multaj vilaĝoj de la orienta Ercmontaro, Elba Grejsmontaro kaj Supra Luzacio.
En unu el ili estas muzeo kun historia loĝoĉambro de arbara laboristo (germane: Waldarbeiterstube).
Ĉirkaŭaĵo
[redakti | redakti fonton]- Supra kaj malsupra kluzo (teknikaj monumentoj)
- valo de rojo Weißbach
- ravino de rivereto Kirnitzsch (prononcu: kir'niĉ)
- monto Königsplatz, 436 metroj, kun panorama vido
- monto Weifberg, 478 metroj, kun nova panoramoturo
- monto Wachberg, 496 metroj, kun panoramo