Himalaja sito
Himalaja sito | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Himalaja sito (Sitta himalayensis) | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Himalaja sito estas eta paseroforma birdo. Ĝi apartenas al sita genro. Simile kiel aliaj membroj de sitedoj (krom roka sito kaj persia sito) ĝi loĝas en arbaraj aŭ arbar-similaj teritorioj.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]Ĝi estas birdo 12 cm longa, kun pli eta beko ol la parenca kaj najbara S. cashmirensis, tre grizblua supre kun ruĝecoranĝaj subaj partoj (blanka gorĝo) kun nemarkita brilruĝecaj subvostaj kovriloj, blanko en supraj vostokovriloj malfacile videbla ennature. Kiel aliaj sitoj, tiuj montrs traokulan nigran strion kun malgrandega blankeca supraokula strieto. Ankaŭ la gamboj kaj beko estas nigrecaj.
Disvastiĝo
[redakti | redakti fonton]El Himalajo el nordorienta Barato al sudokcidenta Ĉinio, surloke orienten al Vjetnamio[1]
Nutrado
[redakti | redakti fonton]Ili manĝas insektojn kiujn ili serĉas grimpe sur arbotrunkoj kaj branĉoj.
Vivmaniero
[redakti | redakti fonton]Ili vivas solece kaj ne gregeme.
Reproduktado
[redakti | redakti fonton]La nesto estas arbotruo.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Harrap & Quinn (1996) p123–125 "White-tailed Nuthatch"
Libroj
[redakti | redakti fonton]- Tits, Nuthatches and Treecreepers, Harrap and Quinn, (angle) ISBN 0-7136-3964-4
- The Nuthatches, Erik Matthysen, Academic Presss 1998, (angle) ISBN 0-85661-101-8