Saltu al enhavo

Higieno

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Higieno estas scienco pri la rimedoj, uzataj por konservi la sanon[1], kutime komprenata kiel metodo teni la korpon kaj vivmedion puraj. Ĝenerale ĝi priskribas kondiĉojn, kiujn oni bezonas por sane vivi kaj labori en la hejmo kaj laborloko. La higienaj postuloj estas plej severaj en hospitaloj kaj koncerne la nutraĵojn.

En diversaj epokoj estis la opinioj pri higieno tre diferencaj. Dum en la antikva epoko estis banejoj tute normala afero, male pri la renesanco oni ofte mencias leteron, kiun al Mikelanĝelo sendis lia patro, nome ke li neniam banu sin, sed igu foje en la jaro forskrapi malpuraĵon de sur sia korpo.

Ankoraŭ en la 19-a jarcento en malsanulejoj regis malpureco, la kuracistoj fieris pri sia antaŭtuko makulita per sango kaj puso, la oftan morton de akuŝintaj virinoj ili atribuis al iu supernatura demono. Kiam la hungara kuracisto Semmelweis asertis, ke ĝuste la malpureco mortigas la virinojn, oni fermis lin en frenezulejon.

Daŭris certan tempon, ĝis oni komprenis, ke la malsanojn kaŭzas mikroskopaj estaĵoj nomataj baciloj kaj virusoj, kontraŭ kiuj oni povas sin protekti nur per severa pureco.

Estis starigitaj funkcioj de higienisto, kies tasko estas zorgi pri kvalito de trinkakvo, de nutraĵoj, de higienaj kondiĉoj en bredejoj de buĉbestoj kaj buĉbirdoj kaj pri prevento (forigado de rubaĵoj).

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]