Hans Klein
Hans Klein | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 9-an de novembro 1940 (83-jaraĝa) en Sibiu |
Lingvoj | rumana |
Ŝtataneco | Rumanio |
Okupo | |
Okupo | universitata instruisto politikisto |
Hans KLEIN (naskiĝinta la 9-an de novembro 1940 en Sibio) estas rumanlanda luteranisma teologo apartenante al la malplimulto de la transilvaniaj saksoj.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Klein, filo de la posta episkopo Albert Klein, studinte teologion en sia naskiĝurbo kaj trapasiginte la vikariecon en Liebling, ordinitis pastoro en Lugoj en la 1963-a jaro. En 1966 li iĝis paroĥestro en Criț antaŭ doktoriĝo en la jaro 1972. Vokitis li samjare kiel docento pri la Malnova Testamento kaj religihistorio al la teologia altlernejo de Sibio. Inter 1982 kaj 2011 li tiuloke agadis kiel profesoro pri la Nova Testamento (ekde 2006 la altlernejo estas parto de la Lucian-Blaga-universitato).
Paralele li deĵoris inter 1992 kaj 1998 kiel urba ĉefpastoro de Sibio kaj inter 1994 kaj 2007 kiel vicepiskopo de la Evangelia eklezio de Aŭgsburga konfeso en Rumanio. Lia ĉefa esplorkampo estas sendube la evangelio laŭ Luko pri kiu li publikigis en 2006 komenton ampleksegan.[1]
Politikaĵoj
[redakti | redakti fonton]En 1989 Klein estis inter la fondintoj de DFDR, kie kolektiĝis ĉefe la germanlingvaj rumaniaj ŝtatanoj. Por la partio DFDR li estis inter 1992 kaj 1995 prezidanto kaj inter 1992 kaj 2011 ano de la sibia konsilantaro. Intertempe li eĉ membriĝis al la distrikta konsilantaro. En 2003 li ricevis la oran honorblazonon de la Samlandanaro transilvania (Landsmannschaft der Siebenbürger). La prezidantecon de la sibia filio de DFDR li plenumis ĝis marto 2018.[2]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Das Lukasevangelium (= Kritisch-exegetischer Kommentar über das Neue Testament ; Bd. 1,3). Vandenhoeck & Ruprecht, Göttingen 2006. ISBN 3-525-51500-6.
- ↑ Intervjuo kun [[Hermannstädter Zeitung]], marto 2018. Arkivita el la originalo je 2018-03-16. Alirita 2018-07-29.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Dietmar Claus Plajer, Christa Maria Plajer (eld.): Meine Kraft ist in den Schwachen mächtig. Leben, Wirken und Werke von Hans Klein. Schiller, Hermannstadt; Bonn 2015. ISBN 978-3-944529-50-9
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Informoj pri Hans Klein en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)
- Hans Klein, Theologe, Forumsmitbegründer und dienstältester Hermannstädter Stadtrat, wurde 70; en Siebenbürgische Zeitung , 26.11.2010
- International anerkannter Theologe. Buch Prof. Dr. Hans Klein anlässlich seines 75. Geburtstages gewidmet; en: Allgemeine Deutsche Zeitung für Rumänien, 7.11.2015
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Hans Klein (Theologe) en la germana Vikipedio.