Gyula Sághy
Aspekto
Gyula Sághy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de majo 1844 en Edelény |
Morto | 2-an de septembro 1916 (72-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | politikisto |
Gyula Sághy [djula ŝAgi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Sághy Gyula estis hungara juristo, politikisto, parlamentano, profesoro. Lia nobela antaŭnomo estis nagy-sághi. Gyula Sághy [1] naskiĝis la 8-an de majo 1844 en Edelény. Li mortis la 2-an de septembro 1916 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Gyula Sághy frekventis mezlernejojn en Eger kaj Esztergom, universitatojn en Pest (urbo), Pozsony, Vieno, Heidelberg. Li akiris advokatan diplomon en 1866. Post 2 jaroj li ekinstruis en jura akademio de Győr, poste ekde 1869 en Universitato de Pest. En 1870 li estis eksterordinara profesoro, post 2 jaroj ordinara profesoro. Li instruis ĝis 1914, pli frue en 1909 li estis ankaŭ rektoro. Li estis parlamenta deputito inter 1884 kaj 1918 (sed unufoje interrompo okazis).
Elektitaj publikaĵoj
[redakti | redakti fonton]- A római ős alkotmány jogtörténeti jelentőségében (1871)
- A kötelmi jog általános elmélete (1877 – 1913)