Grek-romia mondo
La Grek-romia mondo, grek-romia kulturo, aŭ la termino grek-romia, komprenita de nuntempaj fakuloj kaj verkistoj, referencas al tiuj geografiaj regionoj kaj landoj kiuj kulture (kaj tiele historie) estis rekte, longdaŭre, kaj intime influitaj de lingvo, kulturo, registaro kaj religio de antikvaj grekoj kaj romianoj. Tiu koncepto referencas al la "Mediteranea mondo", nome la etendaj terpecoj centritaj en la basenoj de Mediteraneo kaj de Nigra Maro, nome "naĝejo" de Grekoj kaj Romianoj, t.e. kie hegemoniis la kulturaj rigardoj, ideoj kaj sentoj de tiuj popoloj.
Kiel jam menciita, la termino Grek-Romia mondo priskribas tiujn regionojn kiuj estis dum multaj generacioj submetitaj al la regado de Grekoj kaj poste de Romianoj kaj tiele akceptis aŭ estis devigitaj adopti ilin kiel mastroj kaj instruistoj. Tiu procezo estis helpita de ŝajne universala adoptado de la greka kiel la lingvo de intelekta kulturo kaj almenaŭ orienta komerco, kaj de la latina kiel lingvo por publika administracio kaj jura medicino, speciale en Okcidento (el la perspektivo de la Mediteranea Maro).
Kvankam tiuj lingvoj neniam iĝis la indiĝenaj lingvoj de la kamparanoj (nome plej granda majoritato de la loĝantaro), ili estis la lingvoj de urbanoj kaj de kosmopolitaj elitoj, kaj iel ili devenis en multnombraj dialektoj de tiuj kiuj loĝis ene de ampleksegaj teritorioj. Certe, ĉiuj elstaruloj, sendepende de siaj etnaj devenoj, parolis kaj verkis en greka kaj/aŭ latina. Tiele, la romia juristo kaj imperia kanceliero Ulpiano estis fenico, la grek-egipta matematikisto kaj geografo Ptolemeo estis romia civitano kaj la fama post-konstantenaj pensuloj Johano Krizostomo kaj Aŭgusteno de Hipono estis parte siria kaj parte berbera, respektive. La historiisto Jozefo Flavio estis judo sed li verkis kaj parolis en greka kaj estis romia civitano.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Sir William Smith (eld). Dictionary of Greek and Roman Geography. London: Spottiswoode and Co, 1873.
- Simon Hornblower and Antony Spawforth (ed). Oxford Classical Dictionary. Oxford University Press, 2003.