George Frederick Wates estis angla solicitoro kaj verkisto. Li naskiĝis la 5-an de junio 1857 en la kvartalo Woolwich de la urbodistrikto Grenviĉo de Londono, Anglio kaj mortis la 21-an de marto 1951 en Harrow, same urbodistrikto de Londono.[1] Inter 1894 kaj 1906 li estis direktoro de la kompanio West Kent Estates kaj denove de 1918 ĝis 1941 funkciante kiel prezidanto de 1932. Li havis postenon
de honora prezidanto de lia emeritiĝo kiel direktoro ĝis sia morto en 1951.[2]
Krome li aŭtore publikigis plurajn librojn,[3] el kiuj iuj ankaŭ estis tradukitaj al Esperanto. El ili aparte menciindas:
Progresado kaj la pasinteco: ekrigardo tra la tempaĝoj (Londono, Esperanto Publishing Co., 1936. - X, 152 p., en traduko de William Bailey, membro de la Akademio de Esperanto, origine Progress and the Past: A Glance Down the Ages)
De tutmonda perforto al tutmonda frateco (Londono: Esperanto Publishing Co., 1938. - 119 p., en traduko same de William Bailey, origine From World Force to World Fellowship)
Pri Progresado kaj la pasinteco: ekrigardo tra la tempaĝoj
„ En tiu ĉi libro, malgraŭ la titolo, la aŭtoro ne pritraktas teoriojn de progresado; li nu priskribas kelkajn grandajn epokojn el la monda historio kaj lasas ilin fari sian impreson al la leganto. La titoloj de la ĉapitroj montras plej bone la amplekson de la verko . Ili temas pri: Primitivaj popoloj kaj fruaj historiaj tempoj — Kelkaj analogioj inter religioj - La saĝuloj de Grekujo — Jesuo. - Sankta Paŭlo kaj la Patroj; a monaĥismo, la Islamo, la Mezepoko — La reformacio kaj Protestantismo — La ribelo kontraŭ la tradicio — La franca revolucio — La industria sistemo en Anglujo — La nova Japanujo.
La aŭtoro pentras la sociajn kaj etikajn trajtojn de tiuj grandaj historiaj epokoj en interesaj kaj parte vivoplenaj skizoj, sufiĉe objektivaj, tamen vidigantaj la superan konceptadon de la klera aŭtoro. Kaj nur en la komenco kaj fino de la verko li diras kelkajn vortojn pri sia opinio, kiu prezentiĝas al la anoj de ĉiuj mondrigardoj kiel akceptinda etika celo: Ni devas lerni el la historio , ni devas havi fidon al la bonaj kapabloj de la homoj, kaj se ni kunlaboros kun bonvolo, prudenco kaj kompetenta gvidado, ni povos atingi pli bonan estontecon.
Ne mirinde, ke la angla originalo estis favore recenzita de la angla gazetaro.- Ekzemple skribis „Education“ : „Kun plezuro ni rekommendas la verkon al tiu , kiu volas akiri ĝeneralan kaj grandampleksan perspektivon de la etika progresado de la homaro“. Kaj „The Inquirer“: „La nuna volumo konfirmas la reputacion de la aŭtoro pri seriozeco kune kun viveco, kaj vasta instruiteco kun esprimklareco.“ Tiu ĉi esprimklareco estas feliĉe konservata en la bonstila Esperanto-traduko, kiu sekve ebligas fluan legadon kaj veran spiritan ĝuon.
Nur malmultaj estas la lingvaj mankoj. En venonta eldono oni forigu tiujn manketojn, ĉar Esperanto estas tiel klara , ke lingvaj mankoj tute ne estas necesaj. — Tio ne estu riproĉo, sed instigo. La literatura kaj etika valoro de la libro estas per ĝi ne tuŝita.
Reeume: Verko leginda por ĉiu progresema homo, sed nepre legenda por ĉiu instruisto kaj edukisto. Gratulon al la eldonintoj! ”
„ En ĉi tiu volumo, la aŭtoro ne multe pritraktas teoriojn de progressado; li priskribas kelkajn grandajn epokojn en la monda historio kaj lasas ilin fari propran impreson.
En sia verko « Pri Herooj », Carlyle pretendas ke, laŭ li, heroo estas homo kiu esprimas ideojn, pensojn kiuj estas la ideoj kaj pensoj de grandaj homamamsoj, de la plimulto de la samtempuloj, ideoj kaj pensoj kiujn la aliaj ne kapablis aŭ ne kuraĝis esprimi. Estas tutsimple tio, kion faris G. F. Wates kaj lia libro ne estas
la verko de romanisto, sed de serioza pensulo.
Laŭ lingva vidpunkto la libro estas same interesa kiel laŭ enhavo. S-ro Bailey, mallongan tempon post sia traduko de « Petrolo! » donis novan pruvon pri sia kompetenteco sur la traduka kam po, kaj iom post iom atingis sur ĉi tiu unu el la unuaj rangoj. Lia lingvo estas facilflua, la stilo klara kaj bona, la esprimoj ofte
novaj kaj tre trafaj ; en tute ĝi ne estas « tradukodora ». Tamen ni kuraĝas fari kelkajn rimarkojn : S-ro Bailey havas la neagrablan kutimon ofte uzi la numeralon « unu » kiel nedifinan pronomon : unu aŭtoro skribis... anstataŭ : aŭtoro aŭ : iu aŭtoro skribis... Aliflanke li uzas « la » tie kie li prefere ĝin ne uzu : la Francujo — la Eŭropo.
Ankaŭ li havas la teruran « emeco »-guston. Kial ne tutsimple « -emo » anstataŭ « emeco » en preskaŭ ĉiu frazo?
— Aliflanke li havas la meriton uzi ofte tre « feliĉajn » esprimojn ekz. : ecaro.
— Dank'al la zorga korektado nur postrestis tre malmulte da preseraroj : urge anst. urĝe, reĝado anst. regado, bona anst. bone kaj bullo anst. buleo.
Ĉi tiuj rimarkoj tamen tute ne celas malpliigi la meritojn de la tradukinto kaj eldoninto kiuj meritas varmajn laŭdojn kaj sinceran rekomendon. ”
„ Kun granda plezuro mi recenzas ĉi tiun verkon, ĉar mi konas kaj tre estimas la verkinton. Mi ĝin legis kaj bonvenigis. en la angla lingvo, kaj mi ĝojas, ke ĝia utileco pligrandiĝos per traduko en Esperanton.
S-ro Wates ĝin verkis kun la deziro helpi la homaron. Ĝi estas “malgranda verko pri granda temo”; kaj per lerta elekto dé faktoj li donas piedojn al siaj argumentoj, kaj ili marŝadas. lJli montras, ke de la fruaj jarcentoj ĝis la nuna tempo, perforto malhelpis liberan esprimon de opinioj pri aferoj religiaj, sociaj, kaj politikaj.
La libro tre taŭgas por fortigi la fidon kaj veki la esperon de ĉiu, kiu deziras, ke racio kaj kompreno venku la krudan perforton. Tia estis la spirito de la italo Mazzini, de la germano Wilhelm von Humboldt, kaj de la usonanoj Emerson, Channing, kaj Parker. Ĝi donas al ni kuraĝon kredi, ke certe venos la tago, kiam “homoj al homoj tra la tuta mondo estas fratoj.”
La libro posedas du verajn meritojn : temo granda kaj traktado inda. La traduko de s-ro Bailey estas bonega. Mi gratulas verkinton, tradukinton, kaj eldonintojn, pri ĉi tiu valora verko. ”