Saltu al enhavo

Georg Scherg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Georg Scherg
Persona informo
Georg Scherg
Naskiĝo 19-an de januaro 1917 (1917-01-19)
en Braŝovo
Morto 20-an de decembro 2002 (2002-12-20) (85-jaraĝa)
en Bodelshausen
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio
Rumanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo universitata instruisto
verkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Georg SCHERG (naskiĝinta la 19-an de januaro 1917 en Brașov, mortinta la 20-an de decembro 2002 en Bodelshausen) estis germana instruisto kaj verkisto. Li apartenis al la minoritato de la transilvaniaj saksoj.

Georg Scherg ekstudis filologion en 1935 (lerneje estis estinta lia profesoro la verkisto Adolf Meschendörfer). Li studis en Gießen, Berlino kaj Parizo. Inter 1938 kaj 1941 liajn studojn interrompis soldatado en la rumania armeo. Poste li kontinuigis la studojn en Tübingen kaj Strasburgo. Inter 1944 kaj 1946 li estis gimnaziinstruisto je Reutlingen.

En 1947 li revenis patrujen kie li komence instruadi la germanan lingvon. En la 1950-aj jaroj li publikigis la unuajn verkojn. En 1957 li iĝis universitata profesoro ĉe la Universitato de Kluĵo; malliberiĝo okazis en la 30.9.1958. Dum proceso kontraŭ germanlingvaj verkistoj en Brașov li kondamnitis je 20 jaroj da punlaboro. Liberiĝo venis en la 10.10.1962. Li sekve laboris kiel kanalinspektisto kaj violonisto en sia naskiĝurbo. Rehabilitiĝo sukcesis en 1968 fare de la plej superaj juĝistoj de Rumanio. En 1970 li iĝis estro de la filologia fakultato ĉe la Instituto pri germana literaturo en Sibio (tiam filio de la kluĵa universitato) kie li laboris ĝis emeritiĝo en 1984.

En la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj aperis multaj verkoj de li en Rumanujo. Elmigran permeson al Germanujo li ekpetis en 1987 kiu realiĝis nur en 1990. Sekve li vivis en Belsen (Mössingen) kaj Bodelshausen; tie li mortis post falo.

  • Giordano Bruno. Trauerspiel in 5 Aufzügen. Staatsverlag für Kunst und Literatur, Bukareŝto 1954.
  • Ovid. Trauerspiel. Staatsverlag für Kunst und Literatur, Bukareŝto 1955.
  • Da keiner Herr und keiner Knecht. Roman. Staatsverlag für Kunst und Literatur, Bukareŝto 1957.
  • Die Erzählungen des Peter Merthes. Tri volumoj. Kriterion-eldonejo, Bukareŝto 1957–1984.
  • Das Zünglein an der Waage. Roman. Literaturverlag, Bukareŝto 1968.
  • Bass und Binsen. Roman. Dacia-eldonejo, Cluj 1973.
  • Die Spiegelkammer. Roman. Kriterion-eldonejo, Bukareŝto 1974.
  • Paraskiv Paraskiv. Roman. Dacia-eldonejo, Cluj-Napoca 1976.
  • Die Axt im Haus. Das offene Haus. Zwei Erzählungen. Dacia-eldonejo, Cluj-Napoca 1979.
  • Der Sandkasten. Roman. Kriterion-eldonejo, Bukareŝto 1981.
  • Die Schuldbürger. Roman. Kriterion-eldonejo, Bukareŝto 1987.
  • Die verhohlene Münze. Erzählungen. Dacia-eldonejo, Cluj-Napoca 1987.
  • Wendelin und der Regenbogen. Ion Creangă Verlag, Bukareŝto 1988.
  • GOA MGOO oder die Erfindung der Unsterblichkeit. Tebbert, Münster/Westfalen 1997, ISBN 3-932508-21-1.

poemoj

  • Die Silberdistel. Gedichte. Literaturverlag, Bukareŝto 1968.
  • Im Lande Ur. Gedichte (= Kleine Handbücherei. 7). Tentamen, Stuttgart 1978, ISBN 3-921625-12-2.
  • Gastfreundschaft. Gedichte. Kriterion-eldonejo, Bukareŝto 1985.
  • Sommerliches Divertimento. = Divertisment estival. Ilustradis Traian Glogor. Dănilă, Leonberg 1998, (en du lingvoj).
  • Bilderschrift. Gedichte. Verlag Herrmann, Sibio 1999, ISBN 973-98895-3-0.
  • Piranda. Gedichte. Kunsthaus Seelscheid, Neunkirchen 1999 (speciala unua eldono en 99 ekzempleroj kun verkista subsigno; normala eldono ĉe Global-Media-eldonejo, Sibio 2003, ISBN 973-86404-2-3).

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Georg Herbstritt: Der Kronstädter Schriftstellerprozess 1959 in den Akten der DDR-Staatssicherheit. Ĉe: Halbjahresschrift für südosteuropäische Geschichte, Literatur und Politik. Band 23, Nr. 1/2, 2011, p. 204–209.
  • Michaela Nowotnick: „95 Jahre Haft“. Kronstädter Schriftstellerprozess 1959: Darstellungsformen und Deutungsmuster der Aufarbeitung. Ĉe: Halbjahresschrift für südosteuropäische Geschichte, Literatur und Politik. Band 24, Nr. 1/2, 2012, p. 173–181.
  • William Totok: Empathie für alle Opfer. Eginald Schlattner, ein Leben in Zeiten diktatorischer Herrschaft. Ĉe: Halbjahresschrift für südosteuropäische Geschichte, Literatur und Politik. Band 24, Nr. 1/2, 2012, p. 181–198.
  • Laura Gabriela Laza: „Baumeister war die Angst“. Die politischen Prozesse rumänischer und deutschsprachiger Schriftsteller aus Rumänien nach dem Ungarnaufstand von 1956. Casa Cărţii de Ştiinţă, Cluj-Napoca 2017, ISBN 978-606-17-1118-5.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]