Gare de l'Est [ɡaʁ də lˈɛst], oficiale Paris-Est (Parizo-Oriento), franceGare de Paris-Est (unue nomita Gare de Strasbourg), estas unu el la sep grandaj stacidomoj de SNCF en Parizo. Tiu kapostacio situas en la 10-a arondismento, ne malproksime de Gare du Nord.
Per ĉirkaŭ 34 milionoj da vojaĝantoj jare, ĝi estas la kvina stacidomo de Parizo. Ĝia trafiko, malkreskinta depost la malfermo de Linio E de RER, kreskis depost la enservigo de TGV Orienta per kresko de 22 % da vojaĝantoj de ĉefaj linioj.
Ĝi situas ĉe kilometra punkto (PK) 000,000 de la linio Paris-Est - Mulhouse-Ville (001000).