Fronto
Aspekto
Fronto en PIV havas kvin signifojn, el kiuj ĉiuj rilatas inter si. Ili esta nome la jenaj:
- "La antaŭa linio aŭ parto de batalpreta armeo".[1] Prie oni vidu artikolojn Okcidenta Fronto (Unua Mondmilito) kaj Orienta Fronto en la Unua kaj en la Dua mondmilitoj.
- "La direkto, al kiu rigardas formita soldatlinio".[1] Tio estus subsignifo de la jam menciita milita senco.
- "Organizita unuiĝinta formitaĵo cele al vigla agado".[1] Tio estus transigo de la milita senco al politikaj aferoj, same kiel ĉe la fronto de la laboristoj; la popolfronto kiel ĉe la Popola Fronto (Hispanio); la ekonomia fronto. Kaj tiel la termino povas esti parto de la nomo de sociaj, politikaj aŭ militpolitikaj organizoj, kiel ĉe la Sandinista Fronto de Nacia Liberigo, la Fronto Farabundo Martí por Nacia Liberigo, la Naciliberiga Fronto (Alĝerio), la Sud-Vjetnama Nacia Liberiga Fronto
- "Antaŭa parto de objekto", kiel ĉe la fronto de konstruaĵo (kaj tiu signifo foje estas kovrita ankaŭ de la termino fasado), monumento, maŝino, aŭtomobilo; la fronto ĉe marbordo (promenejo inter la maro k la vicoj de domoj, kaj tiusence estas uzata ankaŭ la esprimo "ĉemara promenejo"); frontartikolo (ĉefartikolo); fronto de monero, medalo (la flanko, sur kiu estas prezentita vizaĝo. kontraŭ dorso).[1]
- "La tranĉlimo de disigo-facoj de diversdensaj aermasoj kun la terfaco".[1] Kaj prie oni rigardu artikolon Fronto (meteologio). Fakte tiu senco estas ankaŭ iela metaforo de la milita senco, nome ventaro aŭ aro da malvarmaj aŭ varmaj aermasoj kvazaŭ ili estus armeoj, kiuj fakte avancas.
En militoj
[redakti | redakti fonton]La vorto fronto havas diversajn signifojn en la milita medio:
- En la batalkampoj, la flanko kiu konstituas la landlimon de la du malamikaj aŭ intermilitantaj ŝtatoj aŭ prezentas terenon favoran al la batalo, kaj tial estas okupata unue de la armeo kiu faras la ofensivon kaj tuj apude ankaŭ de la armeo kiu faras la defensivon, kvankam tio povas esti nur pormomente, ricevas la nomon de strategia batalkampa fronto.
- Strategia fronto de la armeo aŭ fronto de operacoj: estas la linio pli malpli regula kiu rezultas el la kunigo de la avangardoj de la armeaj kolonoj kiuj avancas al siaj respektivaj celoj.
En armita konflikto, fronto estas landlimo postulita de kontraŭaj fortoj.[2] La mala termino estas ariergardo. La fronto povas gami el loka (nur kelkaj kilometroj) al tiom granda kiom enhavanta kelkajn landojn, kiel ĉe Francio, Belgio kaj Germanio en la Unua Mondmilito.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Orienta Fronto (Dua mondmilito)
- Okcidenta Fronto (Dua Mondmilito)
- Batalfronto de Mediteraneo, Proksima Oriento kaj Afriko (dua mondmilito)
- Batalfronto de Proksima Oriento (dua mondmilito)
- Pacifika Fronto
- Frunto
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 [NPIV http://vortaro.net/#fronto] Alirita la 23an de aprilo 2020.
- ↑ Frente: Diccionario de la Real Academia Española[rompita ligilo]