Francesco Pignatelli
Francesco Pignatelli | |
---|---|
Persona informo | |
Lingvoj | Esperanto |
Nacieco | italo |
Ŝtataneco | Italio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Esperanto | |
Verkis en Esperanto | vidu tekste |
Francesco Pignatelli [franĈESko PinjaTELi] estis itala esperantisto, novelisto kaj tradukisto; li naskiĝis la 11an de aprilo 1954 kaj mortis la 25an de majo 2024. Li laboris kiel psikologo kaj psikoterapiisto en Conegliano proksime de Venecio. Inter 1987 kaj 1989 li oficis kiel prezidanto de Itala Esperantista Junularo, kaj en pluraj postaj jaroj restis proksima al la asocio kiel estrara konsilanto. Poste li en Esperantujo precipe elstaris kiel novelisto kaj kantotradukisto. Interalie li poezie tradukis plurajn italajn kanzonojn, ekzemple la kontraŭmilitan kanton Generalo de Francesco De Gregori,[1] aŭ la faman hispanlingvan kanzonon Gracias a la vida de Violeta Parra, en Esperanto Dankon al la vivo.[2] Pluraj noveloj de li ankaŭ publikiĝis en la revuo Monato. Unu el ili, Kie estas Marisa, aldone aparte aperis en la antologio Tempo Fuĝas de 1995.
Krome aperis de aŭ pri li
[redakti | redakti fonton]- Kiel jene..., senpretenda antologio de originalaj poemoj de aktivuloj kaj eksaktivuloj de Itala Esperantista Junularo, aperintaj en ItInFo de 1986 ĝis 1990, 29 paĝoj kun ilustraĵoj´, redaktis Alessandro Amerio kaj Francesco Pignatelli, Milano 1991, Itala Esperantista Junularo
- "La homo esperanticus", intervjuo de Marko Naoki Lins kun Francesco Pignatelli, revuo Koncize 1997-4 (citita en Die Esperanto-Jugend in der DDR, 2011, eldonejo Lit, Berlino de Torsten Bendias)