Fontiveros
Fontiveros | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 05310 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 716 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 20 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 56′ N, 4° 59′ U (mapo)40.933333333333-4.9902777777778Koordinatoj: 40° 56′ N, 4° 59′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 888 m [+] | ||
Areo | 36 km² (3 600 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Fontiveros [+] | |||
Fontiveros [fontiBEros] estas municipo en la nordo de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko La Moraña aŭ Komarko de Arévalo kaj al la jurisdikcia teritorio de Arévalo, en la nordo de la provinco. Ĝi estas konata kiel naskoloko de la fama mistikisma poeto Johano de la Kruco.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 36,42 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 734 loĝantojn. Ĝi perdis 900 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 51 km de Avilo, provinca ĉefurbo.
Ĝi limas kun Cisla, Cantiveros, Muñosancho, Constanzana, Rivilla de Barajas, Crespos kaj Collado de Contreras.
Historio kaj etimologio
[redakti | redakti fonton]La nomo Fontiveros plej verŝajne havas latinan devenon (Fons Tiberi, kiu signifus 'fonton de Tiberio'). Alia teorio indikas, ke eble temas pri aludo al reloĝantoj el nordo ekzemple el Fontibre (Kantabrio), kies nomo signifas 'fonto de Ebro', kaj alia teorio sugestas pranomon Iturbero (varma fonto el eŭska).
La toponimo aperas por la unua fojo kiel Fuentyvessos en dokumento de la 13-a jarcento de la Katedralo de Avilo. Poste, dum la 15-a kaj 16-a jarcentoj, aperas en la dokumentoj kiel Ontiveros aŭ Hontiveros, por kiuj pro la evoluo de la kastilia, la «f» iĝis «h», pro ebla influo de la eŭska.
Estas restaĵoj de romia loĝado. En Mezepoko okazis la reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio. Estas rakonto de okazaĵo okazinta en 1116.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).