Fondumo por Esperantologiaj Studoj
Ne konfuzi kun Eŭropa Scienca Fondumo (ESF)
Fondumo por Esperantologiaj Studoj | ||
---|---|---|
Esperanto-fondaĵo | ||
Geografia situo | 45° 30′ 18″ N, 73° 34′ 9″ U (mapo)45.505051-73.569228Koordinatoj: 45° 30′ 18″ N, 73° 34′ 9″ U (mapo) | |
Lando(j) | Kanado vd | |
Sidejo | Montrealo | |
| ||
Retejo | Oficiala retejo | |
Jura formo | fondaĵo | |
La Fondumo por Esperantologiaj Studoj[1] (angle: Esperantic Studies Foundation, mallonge ESF) estas interlingvistika instanco kiu subtenas universitatajn studojn, instruadon kaj esploradon de ĉiuj aspektoj de planlingvoj kaj la manieroj komunikiĝi translingve[2], aŭspicias kaj apogas konferencojn kaj studojn pri lingva diverseco kaj eblaj rimedoj por pli egaleca kaj daŭrebla kunekzistado de lingvoj.
Historio
[redakti | redakti fonton]Esperantic Studies Foundation, ESF (Fondumo por Esperantologiaj Studoj) estis starigita en 1968 fare de Jonathan Pool, E. James Lieberman kaj Humphrey Tonkin.
Esploroj
[redakti | redakti fonton]La plimulto de la projektoj ĝis nun apogitaj rilatas tute aŭ parte al Esperanto, taksata kiel modesta, sed reala sukceso por ne-heredita, internacia kaj interkultura lingvo
Inter la projektoj subtenataj de ESF estas kelkaj esperantologiaj esploroj kaj la retejoj Edukado.net, Lernu!, Lingva Prismo kaj Tekstaro.
Ĝi ankaŭ subtenas
- serion de Nitobe-simpozioj kiuj celas altigi la nivelon kaj intensecon de publika kaj politika debatoj pri lingvopolitiko,
- serion de lingvorilataj prelegoj ĉe la Unuiĝintaj Nacioj en Novjorko,
- serion de interlingvistikaj kaj esperantologiaj konferencoj,
- Nord-Amerikan Someran Kursaron, kaj
- studojn ĉe la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano (Pollando).
Esploraj rimedoj
[redakti | redakti fonton]La plejparto de la financaj rimedoj de la organizaĵo baziĝas sur mondonacoj, iuj grandanime kiel tiu de la usona esperantistino Cathy Schulze. Ĝi provizas subtenon al universitataj esploristoj por fari esplorojn kaj publikaĵojn, kiuj kongruas kun la celoj de ESF. La subteno de ESF turnas sin precipe al personoj kiuj volas (povas) profesinivele okupiĝi pri Esperanto en esplora aŭ eduka kadroj[1] : edukaj projektoj kaj sciencaj esploroj.
Lingvaj homaj rajtoj, multlingveco kaj tradukscienco
[redakti | redakti fonton]ESF faciligis serion da kunvenoj kun funkciuloj de UN en la daŭro de la jaro 2023, pri lingvaj demandoj, interalie:
- Dialoga forumo (decembro 2023) pri lingvo kaj homaj rajtoj por marki la 75-an jubileon de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj.
- Tema Kunveno (junio 2023) pri “Multlingvismo trans la UN-Sistemo”
- Podia diskuto pri “Novaj horizontoj en traduka kaj interpreta teknologio” (aprilo 2023) kune kun reprezentantoj de la Internacia Asocio de Konferencaj Interpretistoj(AIIC) kaj la projekto Eŭropa Viva Tradukanto (angle: European Live Translator project, mallonge Elitr.eu), kies celo estas forigi la lingvan baron en komunikado ene kaj inter eŭropaj civitanoj, kompanioj ktp pere de maŝintradukado kaj parolrekonado[3].
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo de Esperantic Studies Foundation (ESF) esperante
- Erin Piateski (2011). “Kio estas ESF, kaj kial ĝi subtenindas?”, La Ondo de Esperanto (eo) (10 (204)), p. 3.
- Retejo de ELITR
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]Tiu ĉi artikolo parte baziĝas sur la samtitola artikolo en alilingvaj vikipediaj versioj (angla, nederlanda).
- ↑ 1,0 1,1 Katalin Kováts, Intervjuo kun Mark Fettes pri la funkciado kaj politiko de la Fondumo por Esperantologiaj Studoj Arkivigite je 2021-05-13 per la retarkivo Wayback Machine (ESF), ILEI,
- ↑ [1].
- ↑ (en) ELITR -European Live Translator