Flavpuga kaciko
Flavpuga caciko | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Flavpuga caciko, masklo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Cacicus cela (Linnaeus, 1758) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Tutmonda teritorio (verda)
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Flavpuga caciko, Cacicus cela, estas specio de birdo de la familio de Ikteredoj kaj genro de kacikoj, kiuj estas nigraj birdoj kun flavaj aŭ ruĝaj markoj kaj bluaj okuloj. Ili reproduktiĝas en multe de norda Sudameriko el Panamo kaj Trinidado suden al Peruo, Bolivio kaj centra Brazilo.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]La masklo estas averaĝe 28 cm longa kaj pezas ĉirkaŭ 104 g, kaj ino 23 cm longa kaj peza ĉirkaŭ 60 g. La Flavpuga caciko estas svelta birdo, kun longa vosto, bluaj okuloj, kaj palflava pintakra beko. Ĝi havas ĉefe nigran plumaron, krom brilflavajn tre etendan pugon (kio nomigas la specion), vostobazon, suban ventron kaj ŝultromakulojn kiuj kuniĝas al la pugo. La ino estas pli senkolore nigra ol la masklo, kaj junulo similas al ino, sed havas malhelajn okulojn kaj brunan bekobazon.
La kanto de la masklo de Flavpuga caciko estas brila miksaĵo de flutecaj notoj kun klukadoj, fajfoj kaj foje imitado. Estas ankaŭ multaj variaj alvokoj, kaj tiele aktiva kolonio povas esti aŭdata de malproksime.[1]
Ĝi havas tri subspeciojn:
- Cacicus cela cela – Oriente de Andoj, el marbordo de Sankta Marta en Kolombio al centra Bolivio kaj orienta Brazilo.
- Cacicus cela vitellinus – Panama Kanalzono al bazo de Sierra Nevada de Santa Marta kaj centra valo de Rivero Magdalena de Kolombio. Unuafoje vidata en Serranía de las Quinchas la 17an de januaro de 2006[2].
- Cacicus cela flavicrissus – Deklivaroj de Orientaj Andoj el Esmeraldas (norda Ekvadoro) al Tumbes Provinco (norda Peruo).
La du lastaj povus esti separata specio, nome Safranpuga kaciko.[3]
Ekologio
[redakti | redakti fonton]La Flavpuga caciko estas birdo asocia kun malfermaj arbaroj aŭ kultivejoj kun grandaj arboj. Tiu gregema birdo manĝas grandajn insektojn kaj fruktojn.
Ĝi estas kolonia reproduktanto, kun ĝis 100 sakformaj nestoj en unu arbo, kiu kutime enhavas ankaŭ aktivan vesponeston. La inoj konstruas la nestojn, kovas kaj zorgas la idojn. Ĉiu nesto estas 30–45 cm longa kaj larĝas ĉe bazo, kaj pendas el fino de branĉo. Inoj konkurencas por la plej bona nestoloko ĉe la protekto de la vesponesto. Kutima ovaro estas de du malhelpunktecaj helbluecaj aŭ blankecaj ovoj. Inoj ekkovas post la demeto de la dua ovo; eloviĝo okazas post 13 aŭ 14 tagoj. Elnestiĝo okazas post 34 aŭ 40 tagoj, kutime nur de unu ido en ĉiu nesto.
Rilato kun homoj
[redakti | redakti fonton]La Flavpuga caciko profitis el la pli malferma habitato kreita de arbarklarigado kaj farmado. Ĝi estas konsiderata ne minacata fare de la IUCN[4].
Notoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International (BLI) (2008). Cacicus cela. En: IUCN 2008. IUCN Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Elŝutita en 22a decembro 2008.
- Cuervo, Andrés M.; Hernández-Jaramillo, Alejandro; Cortés-Herrera, José Oswaldo & Laverde, Oscar (2007): Nuevos registros de aves en la parte alta de la Serranía de las Quinchas, Magdalena medio, Colombia [New bird records from the highlands of Serranía de las Quinchas, middle Magdalena valley, Colombia]. Ornitología Colombiana 5: 94-98 [hispane kun angla resumo]. PDF plena teksto
- Enjoy Peru [2008]: Manu – Aves Arkivigite je 2012-02-08 per la retarkivo Wayback Machine. Konsultita 2008-DEC-22.
Plia legado
[redakti | redakti fonton]- ffrench, Richard; O'Neill, John Patton & Eckelberry, Don R. (1991): A guide to the birds of Trinidad and Tobago (2nd edition). Comstock Publishing, Ithaca, N.Y.. ISBN 0-8014-9792-2
- Hilty, Steven L. (2003): Birds of Venezuela. Christopher Helm, London. ISBN 0-7136-6418-5
- Jaramillo, Alvaro & Burke, Peter (1999): New World Blackbirds. Christopher Helm, London. ISBN 0-7136-4333-1
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Filmetoj, fotoj kaj sonoj de Flavpuga caciko ĉe Internet Bird Collection
- Fotaro de Flavpuga caciko VIREO
- Photo-High Res; Artikolo Arkivigite je 2007-10-23 per la retarkivo Wayback Machine borderland-tours
|