Saltu al enhavo

Felices 140

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Felices 140
filmo
Originala titolo Felices 140
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 10 apr. 2015
Ĝenro komedia filmo, drama filmo
Kameraado Juan Carlos Gómez
Reĝisoro(j) Gracia Querejeta
Scenaro Gracia Querejeta
Loko de rakonto Kanarioj
Muziko de Federico Jusid
Rolantoj Maribel Verdú • Antonio de la Torre • Eduard Fernández • Marián Álvarez • Ginés García Millán
IMDb
vdr

Felices 140 (Feliĉaj 140, 2015) estas hispana komedi-drama filmo reĝisorita de Gracia Querejeta. En la filmo protagonistas Maribel Verdú, Antonio de la Torre kaj Eduard Fernández. La filmo premieris la 10an de aprilo 2015. La filmadon oni faris en Tenerife.​

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Elia kunvenigas familianojn kaj amikojn en rura domo okaze de sia 40a naskiĝtago. La invititoj ne atendas novaĵon kiun Elia devas komuniki al ili: ŝi ricevis la plej grandan premion de la granda loterio EŭroMilionoj tiusemajne. Ricevinte la novaĵon ke Elia gajnis 140 milionojn de eŭroj, la invititoj ekcerbumas planojn por ekhavi parton de la mono. Elia estis invitinta sian iaman koramikon Mario (Ginés García) cele al restarigo de rilato, sed li venis akompanita de nova fianĉino. Juan (Antonio de la Torre) estas ambicia advokato kiu fitraktas sian edzinon Catalina "Cati" Martín (Marian Álvarez), fratino de Elia, kiu estas iom ĵaluza de la bona sorto de Elia. Ankaŭ Martina Ruiz (Nora Navas) ambicias solvi siajn familiajn ekonomiajn malfacilaĵojn, sed ŝia edzo Ramón (Eduard Fernández) montriĝos kiel la nura vera amiko de Elia. Polo (Álex O'Dogherty) estas riĉa negocisto, sed ne tiom riĉa kaj same ambicias monon. Claudia (Paula Cancio) estas la fianĉino, kiun Mario kunportis, nome pretendema juna kaj bela aktorino, kiu tuj ricevas la malamikecon de la aliaj kunsidantoj. Finfine Bruno estas la adoleska filo de Juan kaj Cati, tre proksima al sia onklino Elia, kaj kiu ludos gravan rolon en la intrigo. La ĵaluzo de Elia, kiu perdas porĉiame sian oportunon reveni al Mario rezultas en katastrofo.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj

[redakti | redakti fonton]
  • Maribel Verdú estas Elia Martín.
  • Antonio de la Torre estas Juan.
  • Eduard Fernández estas Ramón Estebanez.
  • Nora Navas estas Martina Ruiz.
  • Marian Álvarez estas Catalina "Cati" Martín.
  • Alex O'Dogherty estas Polo.
  • Ginés García Millán estas Mario.
  • Paula Cancio estas Claudia Lieberman.
  • Marcos Ruiz estas Bruno Acosta.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]