Fedde Schurer
Fedde Schurer | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 25-an de julio 1898 en Drachten | ||||
Morto | 19-an de marto 1968 (69-jaraĝa) en Heerenveen | ||||
Lingvoj | okcidentfrisa vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando vd | ||||
Partio | Partij van de Arbeid vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | dramaturgo ĉarpentisto verkisto rezistobatalanto poeto ĵurnalisto tradukisto aŭtobiografo instruisto politikisto fotisto vd | ||||
Aktiva en | Nord-Holando vd | ||||
Aktiva dum | 1920– vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Fedde Schurer (naskiĝis la 25-an de julio 1898 en Drachten, Frislando, mortis la 19-an de marto 1968[1] en Heerenveen) estis nederlanda verkisto, ĵurnalisto kaj politikisto. Li skribis en la nederlanda kaj la frisa. Li estis unu el la plej influaj poetoj en la okcidentfrisa de la 20a jarcento.[2][3]
Schurer skribis sub la pseŭdonimoj de Louw Brants, Bouke, F. Boukes, Edzard, S. Gerlofs, S.N. Iselbank, Sjolle Kreamer, Arend van der Meer, J. Melkema, Jelle Oenes, Pier Protter, (Jelle) Rippen, J. Stranger kaj F(rank) Wagenaar.[4]
Laŭ E. Howard Harris, lia poezio estas "abunda, melodia kaj forta", "patriotismo estas penetranta" kaj "religia vejno" estas evidenta.[5]
Biografio
[redakti | redakti fonton]Naskiĝinta en 1898, kreskante en la fiŝista vilaĝo de Lemmer, en la komunumo de De Friese Meren, laborante kiel ĉarpentisto. Li studis per si mem kaj, en 1919, iĝis instruisto en kristana lernejo en sia vilaĝo. En 1924 li edziĝis kun Willy de Vries, ankaŭ instruistino, kaj adoptis filon Andries. En 1930 lia pacisma sinteno perdigis al li la laboron; tiam li transloĝiĝis al Amsterdamo, en publika lernejo.
Post la milito, Schurer revenis en Frislando, kie li loĝis en Heerenveen, kaj laboris kiel ĵurnalisto. Li estis, en la periodo 1956-1963, membro de la Parlamento por la Partij van de Arbeid.
Li mortis en 1968 en Heerenveen.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]Poezio
[redakti | redakti fonton]- 1925 – Fersen; represita 1934
- 1931 – Heinrich Heine. Oersettings út syn dichtwirk; represita 1999
- 1931 – Utflecht (La embrazuro); represita 1936
- 1936 – Op alle winen (Ĉiuj ventoj)
- 1940 – Fen twa wâllen (Du muroj)
- 1947 – It boek fan de Psalmen (La Psalmaro)
- 1949 – Vox humana
- 1955 – Fingerprinten (Fingrospuro)
- 1955 – Frysk Psalm en Gesangboek
- 1966 – Efter it nijs (Malantaŭ la novaĵoj)
- 1966 – Opheind en trochjown (Herda kaj pasinteco)
- 1966 – De gitaer by it boek (2 agoj) (La gitaro en la libro); represita 1969, dua represo 1971
- 1974 – Samle fersen (Kolekto de poemoj); represita 1975
Teatro
[redakti | redakti fonton]Prozo
[redakti | redakti fonton]- 1963 – Beam en bast (La ŝelo de la arbo)
- 1963 – Brood op het water - Elektitaj artikoloj de De Friese Koerier
- 1969 – De besleine spegel (La spegulo nebuligis, romano nefinita membiografia); represita 1998 en nederlanda kaj frisa; dua represo 2010 en frisa.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Johanneke Liemburg, Fedde Schurer (1898-1968): Biografie van een Friese Koerier, Leeuwarden, Friese Pers/Noordboek, 2010, ISBN 978-9 03 30 08 689.
- Fedde Schurer, De Besleine Spegel (autobiografia), Amsterdam, Moussault's Uitgeverij N.V., 1969.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Fedde Schurer in the Digitale Bibliotheek voor de Nederlandse Letteren (Cifereca Biblioteko por nederlanda literaturo)
- ↑ Johanneke Liemburg, Fedde Schurer (1898-1968): Biografie van een Friese Koerier, Leeuwarden (Friese Pers/Noordboek), 2010
- ↑ Fedde Schurer in the Biografisch Woordenboek van het Socialisme en de Arbeidersbeweging in Nederland (Biografica Vortaro de Socialismo kaj la Laborista Movado en Nederlando)
- ↑ Alex Preminger, Frank J. Warnke et O. B. Hardison, Princeton Encyclopedia of Poetry and Poetics, Princeton University Press, 2015, pagoj 301-302
- ↑ E. Howard Harris, « Frisian Literature Today », Books Abroad, vol. 29, no 2, 1955 (JSTOR 40094123)