Epoko de Edo
Aspekto
|
La epoko de Edo (japane: 江戸時代 [edo ĝidai]) estas la epoko de la japana historio inter 1603 kaj 1868. Ĝi estas unu el la 14 tradiciaj epokoj de la japana historio kaj nomita laŭ la tiama efektiva ĉefurbo, Edo (la nuna Tokio).
Ĝi estas la plej longa seninterrompa pacperiodo de iu ajn lando en la moderna mondo.
Eventoj
[redakti | redakti fonton]- 1600: Batalo de Sekigahara okazis, kaj venkis Tokugawa Ieyasu
- 1603: Tokugawa Ieyasu iĝis ŝoguno, kreante la ŝogunan registaron de Edo
- 1603: Kabuko (teatro) estis fondita de la ŝintoisma pastrino Okuni
- 1609: Malfermo de la haveno Hirado al nederlandanoj
- 1612: Tokugawa Ieyasu malpermesis la kristanan religion
- 1613: Unua angla komercejo en Hirado
- 1614: Tokugawa Ieyasu persekutegas kristanojn
- 1614: Vintra sieĝo de Osaka
- 1615: Somera sieĝo de Osaka
- 1615: La dinastio Toyotomi estis neniigita de Tokugawa Ieyasu post kapto de la kastelo de Osaka
- 1623: La angloj forlasis la komercejon en Hirado
- 1628: Nur ĉinoj kaj nederlandanoj rajtis komerci en Nagasaki (en insulo Deĵima konstruita tie)
- 1629: Leĝoj pri la militistaj domoj (Buke ŝohatto)
- 1635: Enkonduko de la sistemo sankinkotaj (regulaj restadoj de la dajmjo en Edo)
- 1638: Fermo de la landlimoj
- 1640: Portugalaj senditoj, venintaj por diskuti novajn komercajn aranĝojn estis murditaj
- 1641-1642: Malsatega periodo mizerigis Japanion
- 1657: La granda incendio en Edo mortigis pli ol 30 000 homojn
- 1703: La granda tertremo de Kanto mortigis 30 000 homojn
- 1707: Erupcio de Monto Fuĝi
- 1720: Permeso importi okcidentajn verkojn senrilataj al kristanismo
- 1792: Rusoj malsukcesis starigi komercajn rilatojn kun Japanio
- 1854: Komandanto Matthew Perry devigis la registaron malfermi havenojn al komerco
- 1855: La 11-an de novembro, tertremo mortigis 10 000 homojn en Tokio
- 1867: Restarigado de Mejĝi, t.e. fino de epoko de Edo