Endre Masznyik
Etoso
Endre Masznyik | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de septembro 1857 en Tiszaföldvár |
Morto | 13-an de oktobro 1927 (70-jaraĝa) en Budapeŝto |
Okupo | |
Okupo | tradukisto |
Endre Masznyik [masnjik], laŭ hungarlingve kutima nomordo Masznyik Endre estis hungara luterana pastro, altlerneja instruisto.
Endre Masznyik[1] naskiĝis la 24-an de septembro 1857 en Tiszaföldvár, li mortis la 13-an de oktobro 1927 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Endre Masznyik lernis en sia naskiĝloko, li maturiĝis en gimnazio de Szarvas en 1875, li studis teologion en Sopron, fine li akiris diplomon en Luterana Teologia Akademio (Pozsony) en 1879. Post siaj studoj li estis vicpastro, sed en 1882 li akiris plian diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto, poste li instruis en la menciita akademio. Inter 1895 kaj 1917 li estis rektoro (akademiestro), poste li pensiuliĝis. Li edziĝis en 1888.
Elektitaj libroj
[redakti | redakti fonton]- Luther élete (1887)
- Evangelikus dogmatika (1888)
- Pál élete (1894)
- Kermann Dániel evangélikus püspök élete és művei (1902)
- Voltak-e Jézusnak Testvérei? (1906)
- Jézus élete I.II. (1906/1907)
- Képek az ókori keresztyén egyház történetéből (1911)
- Újszövetség (1925, tradukaĵo)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio