Endre Gaál
Aspekto
Endre Gaál | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de majo 1882 en Ditrău |
Morto | 12-an de septembro 1950 (68-jaraĝa) en Ditrău |
Lingvoj | hungara |
Okupo | |
Okupo | ĵurnalisto historiisto universitata instruisto |
GAÁL Endre [ga:l] estis rumanuja hungara redaktoro, publicisto naskita en Ditró la 11-an de majo 1882 kaj mortinta en Ditrău la 12-an de septembro 1950.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Endre Gaál pristudis juron en Budapest kaj Vieno. Ekde 1910 li estis subnotario, pli poste ĉefnotario de departemento Csík, redaktoro de la gazeto Székelység. Post 1918 li estis advokato, havaĵadministranto de la Csíki Magánjavak (ĉika privathavaĵoj) ĝis 1923. Li priokupiĝis en siaj verkoj ekonomiajn problemojn.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Harc Borszék-fürdőért (Csíkszereda 1922);
- Magánjavakhoz jogosult csíki családok panasza... (Csíkszereda 1923).