Elisikoj
Elisikoj | |
---|---|
historia etno | |
Iberoj | |
Ŝtatoj kun signifa populacio | |
La Elisikoj (Ἐλισύκοι -ων greke, Elesyces latine) estas antikva eta popolo en la regiono de Narbonne, kiu fontus el kuniĝo de popoloj iberaj kun antaŭa loĝantaro kiu povus esti ligura. La opidumoj de Ensérune, Pech Maho (Sigean), Bassanel (Olonzac), Mailhac, la Moulinasse (Salles-d'Aude), le Moulin (Peyriac-de-Mer), Cessero (Saint-Thibéry), la Monédière (Bessan) kaj de Montlaurès povus esti elisikaj fortikaĵoj. Ilia teritorio etendiĝis proksimume en la malsupraj valoj de Attagus (aŭ Atax, Aude), Heledus (aŭ Ledus, Lez) kaj Orobus (aŭ Orbis, Orb), en la nunaj francaj departementoj Aude kaj Hérault.
La Elisikoj ŝajne estis en kontakto kun komercantaj popoloj en Mediteraneo (Fenicoj,Punikoj, Helenoj) kiujn ili provizis per produktoj de la agrokulturo kaj ercoj venantaj el sia teritorio aŭ el pli foraj regionoj kaj kiujn oni transportis ĝis iliaj komercaj lokoj (Pech Maho).
Ĉi tiu popolo estas menciita nur trifoje en la Antikveco. La plej malnova mencio estas tiu de Hekateo el Mileto kiu inter la fino de la 6-a jarcento a.K. kaj la komenco de la 5-a jarcento a.K. en sia Periegezo (malaperinta verko kies kelkaj eroj estis kompilitaj en la Etnaj de Stefano de Bizanco) konsideras la Elisikojn ligura popolo.[1]. Ankaŭ Herodoto informas ke gaŭlaj soldatoj (Elisikoj) helpis en la kartaga armeo en 480 a.K. dum la sieĝo de Himero (Sicilio)[2].
En Ora maritima, periplo [3] de Festus Avienus, latina aŭtoro vivinta multe pli poste (en la 6-a jarcento p.K. postskribante laŭ la Periegezo de Hekateo el Mileto : « Iam antaŭ longe, la elisika popolo loĝis en tiu loko kaj la urbo Naro [4] estis la grandega ĉefurbo de ilia milita potenco. Tie la rivero Attagus [5] enfluas en la maron. Apude troviĝas la marĉo Helike[6]. Deirante de tie oni trovis Besara (Béziers) laŭ malnovaj raportitaj onidiroj. Nun la riveroj Heledus (Lez) kaj Orobus (Orb) trafluas kampojn kaj ruinamasojn, spurojn de pasinta prospereco »[7]
La regiono iam loĝita de la Elisikoj estis ekloĝata de Volkoj, kelta popolo kiu ekaperis en la 3-a jarcento a.K..
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Étienne de Byzance, Les Ethniques, frag. 61 : "Elisyques : ethnos des Ligures. Hécatée dans l’Europe"
- ↑ Fontoj : ĉirkaŭ – 480, "forpelita el Himero, Terilo, filo de Krinipo, estinte tirano de himero, enkondukis en la landon en la sama tempo armeon de Fenikoj (Φοινίκων), Libianoj (Λιβύων) , Iberoj (Ἰβήρων), Liguroj (Λιγύων, Ligianoj), Elisikoj (Ἐλισύκων), Sardonoj (Σαρδονίων > Sardoj) kaj Kirnioj (Κυρνίων > Korsikoj) - tridek miriadoj da viroj - kun ilia generalo Amilcas, filo de Annon, tiam reĝo de la Karkedonioj, (Καρχηδονίων > Kartaganoj )." Herodoto (H. VII, 165).
- ↑ Periplo : antikva literatura genro kiu priskribas ĉirkaŭnavigadon ĉirkaŭ la Mediteraneo
- ↑ en tiu teksto oni trovas Naro dum oni atendus Narbo. Estus la sola apero de tiu skribmaniero en la tuta antikva literaturo. Ĉu estis la unua vera nomo de Narbono ? Ĉu la teksto de Avenius estis difektita ? Aŭ ĉu li intence tiel skribis la nomon por ŝajnigi antikvecon ? Ĉiukaze la helenaj aŭtoroj kiuj aludis la urbon antaŭ la romia konkero uzas la radiko Narb- kaj ĝenerale la nomon Narbo-. Laŭ Narbonne à travers quelques textes antiques., Mireille Courrént, Université de Perpignan sur la retejo de Popola Universitato de Septimanio
- ↑ Attagus estas la heleneca prononco de Atax, le latina nomo de Aude
- ↑ Helike estas greka nomo de la lageto de Capestang
- ↑ Avienus, Ora Maritima, v.579-587
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- La Elisikoj inter la popoloj de Galio sur la retejo Arbre Celtique france
- Ora maritima de Avienus latine
- Pech Maho aux VIe-Ve s. av. J.-C. Une place d'échange en territoire élisyque, Komerca loko en elisika teritorio, Eric Gailledrat, Pierre Rouillard, Revue archéologique de Narbonnaise no 35, , pp. 401-410, 2003. Suppléments ISSN 0153-9124. Association de la revue archéologique de Narbonnaise , Montpellier france
- Primitivaj popoloj en Rusiljono : Ibero-Liguroj kaj Keretanoj france