Elemér Almási
Elemér Almási | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de decembro 1919 en Bükkösd |
Morto | 22-an de aprilo 1985 (65-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Gymnasium of Cistercian Order of the Louis the Great (en) (–1938) Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto - kemia inĝenierarto (–1942) |
Okupo | |
Okupo | kemia inĝeniero esplor-instruisto |
Elemér Almási [almAŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Almási Elemér estis hungara kemiisto, altlerneja instruisto.
Elemér Almási[1] naskiĝis la 8-an de decembro 1919 en Bükkösd, li mortis la 22-an de aprilo 1985 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Elemér Almási maturiĝis en gimnazio en Pécs en 1938, poste li akiris kemiistan diplomon en Reĝa Teknika kaj Ekonomia Universitato József en 1942. Post la diplomo li estis kemia inĝeniero en uzino pri manĝaĵoj en Nagyatád. Post jaro li soldatiĝis, inter 1944-1948 li estis militkaptito en Sovetunio. Depost la hejmenveno li laboris en similaj laborejoj en Budapeŝto, iom poste en esploraj institutoj pri manĝaĵoj. Li kandidatiĝis en 1958, doktoriĝis en 1980 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li studvojaĝis en Sovetunio (1961), poste en pluraj okcident-Eŭropaj landoj. Ekde 1967 li estis katedrestro en hortikultura altlernejo, foje ankaŭ institutestro. Lia ĉefa labortereno estis malvarmigo de manĝaĵoj. Li ricevis medalojn inter 1960-1982. Li havis edzinon.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Mélyhűtés céljára alkalmas gyümölcs- és főzelékfajták kutatása (1951)
- Élelmiszerek hűtőházi kezelésekor fellépő súlyveszteség kémiai és fizikai vonatkozásai (disertaĵo, 1958)
- Élelmiszerkémia. I–III. Felsőfokú technikumi tankönyv. (mezlerneja lernolibro, kunaŭtoro, 1962)
- Élelmiszerek gyorsfagyasztása (1964; ruse: 1981)
- The Binding Energy of Bound Water in Foodstuffs (1978)
- A vízaktivitás hatása élelmiszerek hőelvonásos – hűtés, fagyasztás, liofilezés – tartósításakor (disertaĵo, 1980)