Distrikto Stollberg
Distrikto Stollberg | |||
---|---|---|---|
Origina nomo | Landkreis Stollberg | ||
Landkreis | |||
Administrado | |||
Lando | Germanio | ||
Estas parto de | Saksio | ||
Administra centro | Stollberg | ||
Demografio | |||
Loĝantaro (laŭ la stato de 2003-12-31) | 87 237 | ||
Loĝdenso | 327 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Areo | 266,49 km² | ||
![]() Distrikto Stollberg sur la mapo de Saksio | |||
Geografia situo | 50° 42′ 36″ N, 12° 46′ 48″ O (mapo)50.7112.78Koordinatoj: 50° 42′ 36″ N, 12° 46′ 48″ O (mapo) [+] | ||
| |||
Kodoj | |||
ISO 3166-2 | DE | ||
Aŭtaj kodoj | STL | ||
Eksteraj paĝoj | |||
La oficiala paĝaro | |||
La kategorio en la Komunejo | Distrikto Stollberg [+] | ||
Pliaj informoj | |||
Fondo | 1994 | ||
Malfondo | 2008 | ||
La distrikto Stollberg (germane Landkreis Stollberg) estis parto de la Respubliko Saksio, kiu estas federacia lando de Germanio. La distrikto ekzistis ĝis la 31-a de julio 2008. La 1-an de aŭgusto 2008 la iamaj distriktoj Annaberg, Aue-Schwarzenberg, Meza Ercmontaro kaj Stollberg kunfandiĝis al la nova distrikto Ercmontaro (Erzgebirgskreis).
La urbo Stollberg estis la administra centro de la distrikto. Sur ties areo de 266,49 km² fine de la jaro 2007 loĝis 87 237 homoj; do meznombre 327 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Saksio la koncerna nombro tiutempe estis 238, en Germanio 231. En la sekva skema mapo la Distrikto Stollberg estas signita per 18.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/f0/Saxony_%28districts%29.png/240px-Saxony_%28districts%29.png)
Najbaraj distriktoj estis oriente Mittlerer Erzgebirgskreis, sudokcidente Annaberg, sude Aue-Schwarzenberg, okcidente Zwickauer Land kaj nordokcidente Chemnitzer Land. En la nordoriento najbaris la eksterdistrikta urbo (germane: kreisfreie Stadt) Chemnitz.
|