Saltu al enhavo

Diskuto:Himalajo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

"Himalajoj "

[redakti fonton]

Ĉu ankaŭ pluralo taŭgas? Je estas unu mencio/uzo de tiu en la nuna versio, kiu situas la enkonduko Sj1mor (diskuto) 09:48, 21 jun. 2024 (UTC)[Respondi]

Mi forprenis la pluralon, ĉar ekzistas nur ununura montaro kun tiu nomo. Tlustulimu (diskuto) 09:56, 21 jun. 2024 (UTC)[Respondi]
Dankon. Do estas 21 artikoloj kun uzo de "Himalajoj". Ĉu oni korektu (malpluraligu) ĉiujn? estas ankaŭ artikolnomoj. Sj1mor (diskuto) 11:41, 21 jun. 2024 (UTC)[Respondi]
Notu ke la malo okazas kun Pireneoj, kun du uzoj en la singularo. Sj1mor (diskuto) 11:43, 21 jun. 2024 (UTC)[Respondi]
Sed same kun Uralo, kun pliaj instancoj de "uraloj" kaj alidirektilo en la pluralo. Sj1mor (diskuto) 11:45, 21 jun. 2024 (UTC)[Respondi]
Eble ja estas kazo por VP:DL. Ĉe Uralo la afero devus esti iomete alia, ĉar ja ekzistas samnoma rivero kaj montaro. Do, kion fari? Tlustulimu (diskuto) 11:53, 21 jun. 2024 (UTC)[Respondi]
estas tiom da similaj kaj malsimilaj ekzemploj:
Kaŭkazo, Uralo, Roka Montaro
Alpoj, Apeninoj, Andoj
Do oni devas decidi ĉu singularo aŭ pluralo por montaro aŭ montoĉeno. Tiu decido pri lingvouzo en Esperanto estu sendependa de la uzoj en aliaj lingvoj, krom eble la indiĝenaj. Sj1mor (diskuto) 11:56, 21 jun. 2024 (UTC)[Respondi]