Dinard
Dinard · Dinarzh | |||||
---|---|---|---|---|---|
komunumo | |||||
| |||||
komunumo en Francio vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Regiono | Bretonio | ||||
Departemento | Ille-et-Vilaine | ||||
Arondismento | Saint-Malo | ||||
Kantono | Saint-Malo-2 / Sant-Maloù-2 | ||||
| |||||
INSEE kodo | 35093 [+] | ||||
Poŝtkodo | 35800 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 10 219 (2021) [+] | ||||
Loĝdenso | 1 303 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 48° 38′ N, 2° 4′ U (mapo)48.6325-2.0616666666667Koordinatoj: 48° 38′ N, 2° 4′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 28 m [+] | ||||
Areo | 7,84 km² ( 784 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Dinard [+] | |||||
Dinard (bretone Dinarzh) estas franca komunumo, situanta en la departemento de Ille-et-Vilaine kaj en la regiono Bretonio. Ĝi estas fama banurbo, aparte por britoj kaj usonanoj.
La loĝantoj estas nomataj Dinardais kaj Dinardaises.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La banurbo Dinard, 7-a plej loĝata en Ille-et-Vilaine, situas ĉe la marbordo nomata Côte d'Émeraude, proksime de la limoj de la departemento Côtes-d'Armor kaj de la urbo Saint-Malo (kie la rivero Rance estas la limo). La tajdbaraĵo de Rance, situanta sur la komunumo La Richardais, teknologia pinto de la 1960-aj jaroj kaj turisma loko, kiu ligas Dinard kaj la korsaran civiton.
Dinard estas la centro de la 4-a interkomunumreto de la departemento, kiu enhavis 21 401 loĝantojn en 1999 kun Pleurtuit, Saint-Lunaire, La Richardais, Saint-Briac-sur-Mer kaj 25 006 loĝantojn kun la parto de Côtes-d'Armor (Lancieux kaj Ploubalay).
Ne malproksime troviĝas la Manikinsuloj, je unu horo per altrapidaj ŝipoj de Saint-Malo aŭ je 15 minutoj per avio de la flughaveno de Dinard Pleurtuit Saint-Malo.
La kvar ĉefaj plaĝoj de la urbo estas la plaĝoj 'Prieuré', 'l'Écluse', 'Saint-Énogat' kaj 'Port-Blanc'. Ekzistas aliaj plaĝoj, ne gardataj kaj malpli grandaj, alireblaj per la borda pado, kiu ligas 'Prieuré' al 'Port-Blanc' (plaĝoj 'la Malouine', 'port-Riou', 'Notre-Dame-du-Roc'…).
Historio
[redakti | redakti fonton]La nomo Dinard, skribita Dinart en la frua Mezepoko, venas de la vortoj "Din" ( monteto/ fortikaĵo) kaj "Arz" (urso) aŭ Art (Arturo[1]), en la nuna bretona lingvo Dinard estas Dinarzh reprenante la etimologion "fuorto de la urso".
En la malnova divido de la episkopejo de Saint-Malo antaŭ la kreado de la departementoj, la urbo apartenis al la lando de Puduvro. Okaze de la kreado de la departementoj, la urbo Saint-Malo, kiu deziris departementon ĉirkaŭ si ne atingis sian celon, kompense, kvankam la buŝo de la rivero Rance apartigis la departementojn Ille-et-Vilaine kaj Côtes-d'Armor (nomatan 'Côtes du Nord' tiutempe), enklavo de la okcidenta bordo enhavanta Dinard kaj la najbarajn komunumojn (Pleurtuit, La Richardais, Saint-Lunaire kaj Saint-Briac-sur-Mer) estis inkluzivigitaj en la departemento Ille-et-Vilaine.
La komunumo enhavis du vilaĝojn en la franca revolucio : Saint-Énogat, kiu estis la ĉefloko de la komunumo kaj Dinard, simpla fiŝkaptista vilaĝo. Tiutempe, la loĝantaro favoris la ŝanĝojn faritajn de la franca revolucio de 1789, precipe post la fino de la Teroro. La ĉefa revolucia festo estis tiu memoriganta la datrevenon de la ekzekucio de Ludoviko la 16-a, akompanata de abomenjuro kontraŭ la reĝeco kaj kontraŭ anarkio, festata ekde 1795[2].
Origine, Dinard estis parto de la paroĥo de Saint-Énogat. Poste, fine de la 19-a jc, la britoj komencis veni por ferii kaj konstruigis luksajn vilaojn ĉe la marbordo. Tiam Dinard disvolviĝis, antaŭ ol konstati ŝatoperdon ekde la 1930-aj jaroj, kiam la alta socio deiris plivole al la Bordo Lazura sude de Francio, proksime al Italio. Nun, Dinard estas, sendube, la banurbo la plej « brita » en Francio kun 407 klasitaj vilaoj.
Nu, la oficiala nomo de la komunumo estis Saint-Énogat ĝis en 1879, kiam la nomo estis modifita al Dinard-Saint-Énogat. En 1921, la nomo de la komunumo estis denove modifita, tiam ĝi fariĝis la nuna nomo de Dinard.
Heraldiko
[redakti | redakti fonton]Blazono de la urbo Dinard
france De sinople à la croix d’hermine, chaque canton chargé d’un pal de gueules esperante De sinoplo kun ermena kruco, ĉiu kantono kun palo de gorĝo |
La blazonita flago de la urbo estis modifita en 1997. Ĉar la blazono ne obeas la regulon de kontrastigo de la koloroj. Nova flago[3] estis kreita de la bretona societo pri veksilologio : dek egalaj horizontalaj alterne bluaj kaj blankaj kun larĝa oblikva flava bendo kun stango ŝargita per nigra urso, surperata de orkrono. La urso atestas pri la supozata etimologio de Dinard (Dinarzh : fuorto de la urso) kaj la bluaj kaj blankaj bendoj pensigas pri la plaĝotendoj.
Administracio
[redakti | redakti fonton]De 2002, Dinard akiris la labelon Arta kaj Historia Urbo.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]La urbo estis la sidejo de la kompanio Rousseau Aviation de 1963 ĝis 1976, funkciiganta la unuajn flugliniojn kun la Manikinsuloj kaj tiutempe la flughaveno de Dinard Pleurtuit Saint-Malo estis la 3-a provinca flughaveno por la nombro de transportitaj pasaĝeroj (200 000 personoj)[4]. En 2010, kun 122 254 transportitaj pasaĝeroj , la loka flughaveno estas nun la 37-a en Francio[5].
Transportoj
[redakti | redakti fonton]En 1901 estis malfermita la linio de Tramo inter Dinard kaj Saint-Briac. Temis pri vapora tramlinio je metra trako, kiu iris inter Saint-Briac kaj Dinard tra Saint-Lunaire. En 1929, ĝi estis fermita por esti anstataŭigita per busservo.
Heredaĵo
[redakti | redakti fonton]Monumentoj Historiaj
[redakti | redakti fonton]-
La malnova priorejo
-
La domo de la Nigra Princo
-
La palaceto de la Baronnais
-
Fuorto de insulo Harbour
La komunumo enhavas 5 Monumentojn Historiajn kaj 146 inventaritajn konstruaĵojn[6] :
- La murtomboj de la kavaliroj Olivier kaj Geoffroy de Montfort de la 14-a jc ; ili situas en la ruinoj de kapelo de la malnova priorejo proksime de la plaĝo Prieuré. Ili estis registritaj per dekreto de la 4-a de Decembro 1942[7].
- La domo dirata de la Nigra Princo, konstruita ankaŭ en la 14-a jc, registrita per dekreto en la 15-a de Decembro 1926[8].
- La palaceto de la Baronnais, laŭ bretona renesanca stilo kun franca-stilaj ĝardenoj, estis konstruita en 1647. Li estis registrita per dekreto en la 28-a de Junio 1972[9].
- La fuorto de insulo Harbour, malnova reduto fortikigita de Siméon Garangeau en 1689, klasita per dekreto en la 4-a de Junio 1952[10].
- La tenisklubejo, unu el la unuaj konstruitaj en Francio (en 1879), registrita per dekreto en la 18-a de Aprilo 1994. Tiu registrado estis nuligita per juĝo de la administra tribunalo de Rennes, la 26-an de Januaro 1995[11].
Aliaj monumentoj
[redakti | redakti fonton]-
Vilaoj ĉe la pinto de la Malouine
-
La kazino
-
La vilao Eugénie
-
La palaceto de la Vicomté
-
La anglikana preĝejo Saint-Bartholomew
-
La bretonia CREPS (regiona popola kaj sporta eduka centro).
Plaĝoj
[redakti | redakti fonton]-
La plaĝo de Saint-Énogat
-
Tuta vido de la plaĝo de l'Écluse
-
La tendoj sur la plaĝo de l'Écluse
-
La golfeto de 'Prieuré'
Ĝemeliĝoj
[redakti | redakti fonton]La urbo estas ĝemeligita kun :
- Newquay en Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
- Starnberg en Germanio, ekde 1977.
Personoj ligitaj al urbo
[redakti | redakti fonton]-
Tabulo memoriganta la eksperimentojn de Auguste kaj Louis Lumière
-
Tabulo memoriganta la restadon de Jules Michelet en 1872
-
Vilao de Roger Vercel
La duko Johano la Kvara albordiĝis revene de Anglio en la 3-a de aŭgusto 1379. Unu el la plej famaj kanzonoj de Barzaz Breiz, An Alarc'h (la Cigno), priskribas la albordiĝon en Dinard, komencon de la rekonkero de Bretonio post la provo akapari la duklandon fare de la franca reĝo Karolo la Kvina. Tabulo memorigas tiun eventon sur la promenadejo de Clair de Lune, fiksita en 1937 sekve de subskripcio, tiu kupra bareliefo estas verko de la skulptisto Armel-Beaufils.
Naskiĝintoj
[redakti | redakti fonton]- Victor Colas de La Baronnais (Saint-Énogat, 1764 - Saint-Servan, 1825), vendea oficiro.
- Malo Colas de La Baronnais (Saint-Énogat, 1770 - Plessix-Balisson, 1795), vendea oficiro, frato de la antaŭa.
- Pierre Guillaume Gicquel des Touches (Saint-Énogat, 1770 - Saint-Malo, 1824), franca maristo.
- Philippe Barot (Dinard, 1949), franca futbalisto.
- Jean-Paul Cohuet (Dinard, 1954), franca futbalisto.
- Yves Colleu (Dinard, 1961), franca futbalisto kaj poste trejnisto.
Mortintoj
[redakti | redakti fonton]- Aimé Morot (Nancy, 1850 - Dinard-Saint-Énogat, 1913), franca pentristo.
- Judith Gautier (Parizo, 1845 - Dinard-Saint-Énogat, 1917), filino de Théophile kaj amikino de Victor Hugo.
- Jean Abel Gruvel (Le Fleix (Dordogne), 1870 - Dinard, 1941), franca mara biologo.
- Michel Roux-Spitz (Liono, 1888 - Dinard, 1957), franca arkitekto.
- Camille Le Mercier d'Erm (Niort, 1888 - Dinard, 1978), franca poeto kaj bretona naciisto.
- Nadia Sibirskaïa (Dinard, 1900 - Dinard, 1980), franca aktorino.
- Clara Tambour (Parizo, 1891 - Dinard, 1982), franca komediistino.
- Albert Poli (Colzate (Italio), 1945 - Dinard, 2008) futbalisto kaj poste franca-itala trejnisto.
- Henri Sérandour (Le Mans, 1937 - Dinard, 2009), internacia ludisto de akvopolo kaj poste franca sporta estro.
Feriantoj
[redakti | redakti fonton]Multaj personoj vizitadas aŭ vizitadis Dinard, el kiuj laŭ alfabeta ordo :
- Alberto la Unua, reĝo de la belgoj
- Pierre Blayau, industriisto, iama prezidanto de la pariza futbalklubo PSG
- Jacques Chirac, iama prezidanto de la franca respubliko, tie inaŭguris la ekspozicion Pinault somere de 2009[12]
- Agatha Christie, brita verkistino
- Winston Churchill, brita ĉefministro
- Geoffroy Dauvergne, franca pentristo
- Georgo la Kvina, brita monarko[13]
- Eduardo la 7-a, princo de Kimrujo, poste reĝo de Unuiĝinta Reĝlando
- Hugh Grant, brita aktoro
- Familio Hennessy, posendanto de fama konjako
- Victor Hugo, kiu restadis ĉe Judith Gautier
- Albert Lacroix, eldonisto
- Lawrence d'Arabie loĝis en Dinard kiam li estis infano de 1891 ĝis 1894
- Georges-Émile Lebacq (1876-1950), belga impresionisma kaj postimpresionisma pentristo tie pentris kaj ekspoziciis dum mallonga tempo post la unua mondmilito.
- Auguste kaj Louis Lumière, 15-jaraj kaj 13-jaraj respektive, preparis en 1877 en la groto 'la Goule-aŭ-fées', en Saint-Énogat, la sentivajn platojn destinitajn al iliaj fotoj.
- Jules Michelet, franca historiisto, restadis somere de 1872.
- Sir Robert Mond, industriisto kaj kemiisto kaj ties edzino Lady Mond
- François Pinault, franca industriisto
- Pablo Picasso, hispana pentristo
- Familio Radziwiłł, tre ligita al la familio Kennedy
- Jean-Yves Tadié, franca universitatano
- Paul Valéry, franca verkisto
- Roger Vercel, franca verkisto, premio Goncourt 1934
- Dominique de Villepin, franca ĉefministro (2005-2007)
Kelkaj fotoj
[redakti | redakti fonton]-
Centra halo
-
Jaktoklubo
-
Sunsubiro en Dinard
-
Birda vido al Dinard kun Saint-Malo fone
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]Notoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Arthur mem signifanta "reĝo de la ursoj". Por la keltoj, la urso simbolis la suverenecon simile al la leono por la eŭropaj monarkioj.
- ↑ Louis Dubreuil, france « Fêtes révolutionnaires en Ille-et-Vilaine », in Annales de Bretagne, volumo 21, tomo 4, 1905, p. 398-399
- ↑ Flago de Dinard[rompita ligilo]
- ↑ Ouest-France 29-a de decembro 2010
- ↑ Statistikoj 2010 de Unuiĝo de la Francaj Flughavenoj.
- ↑ Datumbazo 'Mérimée': Listo de la noticoj por la komunumo Dinard
- ↑ Datumbazo 'Mérimée' : PA00090543
- ↑ Datumbazo 'Mérimée' : PA00090541
- ↑ {Datumbazo 'Mérimée' : PA00090542
- ↑ Datumbazo 'Mérimée' : PA00090540
- ↑ Datumbazo 'Mérimée' : PA00132549
- ↑ (13-a de junio 2009) “Jacques Chirac inaugure l’exposition Pinault à Dinard”, Ouest France. Alirita 16-a de januaro 2010..
- ↑ Dinard à travers ses célébrités 1858-1914 d'Henri Fermin, mars 2000
Ligiloj
[redakti | redakti fonton]Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Carole Lavoie, france Éclats d'émeraude, historia romano kiu priskribas la kreadon de la stacio. Prix Jackie Bouquin 1995 « La Femme dans l'Histoire », Eldoninto 'Sol' Air' 1995 por la unua eldono, 'Editions Prologue' 2007 por la 3-a eldono.
- H. Fermin, france Mémoires en images : Dinard, quartiers et gens d'hier, Eldoninto A. Sutton, Rennes, 1994, 128 p.
- H. Fermin, france Dinard : la vie balnéaire à travers ses hôtels du Second Empire à nos jours, Dinard, 1986, 167 p.
- R. Lemesle, france L'architecture balnéaire : Dinard, Saint-Cast, Guildo. La création bretonne (1900-1940), Presses universitaires de Rennes, Rennes, 1995.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|