Dezerta fringo
Dezerta fringo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Dezerta fringo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Carduelis obsoleta (Lichtenstein, 1823) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Dezerta fringo (Carduelis obsoleta), aŭ Dezerta fringo de Lichtenstein, estas mezgranda paserina birdo, kiu apartenas al la familio de Fringedoj. La genro Carduelis povus ankoraŭ esti disigita kaj tiukaze la verdaj fringoj estus separataj en sian malnovan genron Chloris denove. Ĝi estas granda bruna vera fringo kiu troviĝas en suda Eŭrazio. Ties taksonomio estas konfuza, kaj ĝi estis iam lokita en Fringilla, Bucanetes, Rhodospiza, Rhodopechys kaj Chloris.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Ĝi havas averaĝan enverguron de 26 cm. Ĝi estas ĝenerale tre mildabruna senmarka birdo (ventro iom pli hela al sablokolora) kiu havas tre kontrastan fortikan mallongan nigran bekon kun nigreca aŭ malhela brido ĉirkaŭe kaj ĝis okulo, nigrablankajn flugilojn (nigraj plumoj kun blankaj bordoj) kaj voston, kiu estas forkoforma, kaj okulfrapan markon rozkoloran en ĉiu flugilo. La ino estas pli hela al sablokolora ol masklo, sed estas simila laŭ kolorbildo eĉ kun pli malhela dorso ol subaj partoj.
Kutimoj
[redakti | redakti fonton]Tiu birdo estas specio de loĝantaj birdoj en dezerto en areoj kie akvo estas disponebla, sed ili povas troviĝi ankaŭ en malaltaj montoj kaj montetoj, kaj ĉe kultivataj valoj. Ili manĝas semojn kaj eventuale insektojn. Nestumado okazas en arboj printempe, ofte en fruktarboj en fruktoĝardenoj; la ino demetas kaj kovas 4 al 6 palverdajn helmakulitajn ovojn.
Tiu specio ne migras escepte enloke. La Dezerta fringo ariĝas ĉe ruraj kaj malproksimaj homaj setlejoj, kaj la put-irigaciaj fruktoĝardenoj en arida tereno estas ties ideala habitato. Ili povas troviĝi manĝe en grandaj aroj de samgenranoj aŭ eĉ en miksitaj kunmanĝantaroj kun aliaj fringoj.
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]Ĵusaj priserĉado fare de Zamora et al. (2006) montris, ke la Dezerta fringo estas pli proksime rilata al la verdaj fringoj de la genro Carduelis (aŭ Chloris, se Carduelis disiĝas) kiel indikas analizoj pere de DNA, voĉo kaj esto de nigra okulstrio. Genetike ili ŝajnas tre proksima al la komuna praulo de la verdaj fringoj. Eble okazis ke tiuj lastaj evoluis el dezerta formo kaj poste disvolvigis la verdan plumaron, aŭ ke la komuna praulo de la verdaj fringoj kaj de la Dezerta fringo (kiu vivis antaŭ ĉirkaŭ 6 milionoj da jaroj) estis specio de duonarida habitato kiu sekve diverĝis en veran dezert-adaptitan stirpon, nune reprezentata de la Dezerta fringo, kaj en la praulon de arbara stirpo, la verdaj fringoj. La distingeco de la Dezerta fringo el la aliaj specioj de Rhodopechys estis jam agnoskata tiom frue kiom en 1888 fare de Sharpe, sed ĝi ne estis ĝus ĵuse kian ties veraj parencecoj estis determinataj.
Origino de la verdaj fringoj
[redakti | redakti fonton]La komuna praulo de ĉiuj la verdaj fringoj, kiuj estas inter la plej oldaj specioj de la genro Carduelis, aperis surtere antaŭ ĉirkaŭ 9 milionoj da jaroj[1][2]. Unu el tiuj komunaj prauloj estas la Dezerta fringo, kiu nun loĝas en aziaj dezertoj, sed povus ankaŭ loĝi en afrikaj dezertoj (Bildo 1).
La Dezerta fringo, kun tre palaj koloroj kaj reproduktasezona masko simila al tiu de la komuna verda fringo, estis klasita, laŭ la fenotipaj (eksteraj) karakteroj, kiel tre proksima al la trumpetofringo, sed ĝi apartenas al genro Carduelis laŭ kelkaj jam faritaj molekulaj studoj[3][4].
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (2001) “Phylogeography of crossbills, bullfinches, grosbeaks and rosefinches”, CMLS 58, p. 1159–66.
- ↑ (2007) “mtDNA phylogeny of North American Carduelis pinus group”, Ardeola 54 (1), p. 1–14.
- ↑ (2006) “Rhodopechys obsoleta (desert finch): a pale ancestor of greenfinches according to molecular phylogeny”, J Ornithol 147, p. 448–56. doi:10.1007/s10336-005-0036-2.
- ↑ Arnaiz-Villena, Antonio. (2009) Gomez-Prieto P, Ruiz-del-Valle V. Nova Science. ISBN 978-1-60741-844-3. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-11-03. Alirita 2010-10-12 .
- Groth, J. G. 1994. A mitochondrial cytochrome b phylogeny of cardueline finches. Journal für Ornithologie, 135: 31.
- Lichtenstein, Martin Heinrich Carl: [Description of Carduelis obsoleta]. In: Eversmann, Eduard Friedrich, Reise von Orenburg nach Buchara. Nebst einem Wortverzeichniss aus der Afghanischen Spracbe begleitet von einem naturhistorischen Anhange und einer Vorrede von Н. Lichtenstein: Appendix 132. Berlin, 1822. [en germana]
|