Deûle
Aspekto
Deûle | |
---|---|
la rivero kanaligita en Lille
| |
rivero • kanalo | |
Bazaj informoj | |
Situo | en Francio |
Longeco | 73 km |
Fluo | |
Fonto | kunfluo de la rojoj Saint-Nazaire kaj Clarency en la loĝloko Souchez |
- Alteco super marnivelo | 70 m |
Enfluejo | apud Deûlémont/Deulemonde en la Lison (Lys/Leie) |
- Alteco | 19 m |
Altecodiferenco | 51 m |
Geografio | |
La Deûle (france, nederlande Deule) estas rivero en la norda parto de Francio. Ĝi trafluas la regionon Nordo-Kaleza Markolo, do la parton de Francio kiu historie estas parto de Flandrio - tial la lokaj nomoj estas kaj franc- kaj nederlandlingvaj. La rivero longas 73 kilometrojn, ekestas per kunfluo de la rojoj Saint-Nazaire kaj Clarency (ambaŭ rojoj fluas tra samnomaj komunumoj) en la komunumo Souchez, aparte konatas pro sia trafluo de la urbo Lille, kaj fine apud Deûlémont/Deulemonde fluas en la Lison (Lys/Leie), kies akvo plufluas en la Skeldon (Escaut/Schelde). De Lens ĝis Lille la rivero estas kanaligita.