Dólar
Aspekto
Dólar | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 18512 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 606 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 7 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 37° 11′ N, 2° 59′ U (mapo)37.18-2.9897222222222Koordinatoj: 37° 11′ N, 2° 59′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 209 m [+] | ||
Areo | 85,21 km² (8 521 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Dólar [+] | |||
Dólar estas vilaĝo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco de Granada, sude de Hispanio. Ĝi estas en la sudorienta parto de la komarko de Guadix. Limas kun la municipoj granadaj Ferreira, Huéneja, Valle del Zalabí, Gor kaj Baza, kaj kun la almeriaj Fiñana kaj Bayárcal.
La municipo enhavas la kernojn Dólar — municipa ĉefurbo —, kaj El Pocico [la puteto].
Estis setlejo jam en la epoko de la Romia Imperio. Dum la epoko de Al Andalus, la geografo Muhammad al-Idrisi dokumentis kastelon tie. Post la forpelo unue de islamanoj kaj poste de moriskoj, la areo estis reloĝata de enmigrintoj el la provinco Ĥaeno.