Clara Petacci
Clara Petacci | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de februaro 1912 en Romo |
Morto | 28-an de aprilo 1945 (33-jaraĝa) en Mezzegra |
Mortokialo | Pafvundo |
Tombo | Campo Verano (en) |
Lingvoj | itala |
Ŝtataneco | Itala Sociala Respubliko (1943–1945) Reĝlando Italio |
Familio | |
Patro | Francesco Saverio Petacci (en) |
Patrino | Giuseppina Persichetti (en) |
Frat(in)oj | Miriam di San Servolo (en) kaj Marcello Petacci (en) |
Amkunulo | Benito Mussolini (1932–1945) |
Okupo | |
Okupo | politikisto |
Clara Petacci (mallonge Claretta [klareta]) (28-an de februaro 1912 en Romo - 28-an de aprilo 1945 en Mezzegra) estis amatino de itala faŝisma diktatoro Benito Mussolini. Ŝia patro estis persona kuracisto de la papo.[1]
Ŝi renkontiĝis en aĝo de 21 jaroj kun Benito Mussolini (en 1932) en urbeto Ostia, tiutempe ŝi estis geedziĝinta kun oficiro Riccardo Federici, de kiu ŝi oficiale divorcis en 1936. Kiam partizanoj kaptis Mussolini, oni ofertis la eblecon por Clara Petacci fuĝi, sed ŝi rifuzis tion. La partizanoj murdis ilin, mistraktis la kadavrojn, pendigis ilin piedsupren en la sekva tago sur placo Piazzale Loreto en Milano.
La murda armilo "Mas" de kalibro 7,65, troviĝas en la nacia jurista muzeo en Romo.
Ŝi vivo estis filmigita en 1984 sub titolo "Claretta", rolante ŝin Claudia Cardinale.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Franz Spunda: Clara Petacci. Roman um die geliebte Mussolinis. Zimmer & Herzog, Berchtesgaden 1952
- Hans Herlin: Die Geliebte. Die tragische Liebe der Clara Petacci zu Benito Mussolini. Moewig, Rastatt 1980, ISBN 3-8118-2105-9
- Antje Windgassen: Im Bund mit der Macht. Die Frauen der Diktatoren. Campus, Frankfurt am Main 2002, ISBN 3-593-36900-1