Ciro la 1-a
Ciro la 1-a | |||||
---|---|---|---|---|---|
Reĝo de Persio | |||||
Regado | ĉirkaŭ 640-600 a.Kr. | ||||
Persona informo | |||||
Naskonomo | perse کوروش - Kūruš | ||||
Naskiĝo | ĉirkaŭ 660 a.Kr. | ||||
Morto | ĉirkaŭ 600 a.Kr. en Anŝan | ||||
Lingvoj | malnovpersa • elama vd | ||||
Ŝtataneco | Anŝan vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Aĥemenida dinastio vd | ||||
Patro | Teispes (en) vd | ||||
Gefratoj | Arjaramno vd | ||||
Edz(in)o | Mandana de Medujo vd | ||||
Infanoj | Kambizo la 1-a vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | suvereno vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ciro la 1-a (perse کوروش, malnovperse en latinliterigo laŭ sistemo DMG Kūruš, babilone Kuraš, elame Kuraš; naskiĝis antaŭ la jaro 657 antaŭ nia erao; mortis ĉirkaŭ la jaro 600 antaŭ nia erao), filo de la reĝo Teispes (perse چیشپیش, Tšišpiš, malnovperse Tšaišpiš, babilone Šišpiš, elame Zišpiš), estis la kvara reĝo de la malnovpersa Aĥemenida Imperio. Tradicie oni datigas lian regotempon inter la jaroj ĉirkaŭ 640 ĝis ĉirkaŭ 600 antaŭ nia erao, sed iuj historiistoj ankaŭ konsideras iom pli postan regotempon de ĉirkaŭ 610 ĝis ĉirkaŭ 585 antaŭ nia erao.[1]
En la kojnoskriba argila rulaĵo Ciro-cilindro, kiu verkiĝis en la epoko de la posta reganto Ciro la 2-a, Ciro la 1-a nomatas "granda reĝo de Anŝan[2] kaj posteulo de Teispes". Tiujn indikojn konfirmis kaj Herodoto[3] kaj enskribaĵo de Dario la 1-a.