Christian Traugott Fleischmann
Aspekto
Christian Traugott Fleischmann | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 16-an de marto 1776 en Neustadt an der Orla |
Morto | 6-an de januaro 1813 (36-jaraĝa) en Leipzig |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Alma mater | Thomas-lernejo je Lepsiko |
Okupo | |
Okupo | orgenisto flutisto |
Christian Traugott FLEISCHMANN (naskiĝinta la 16-an de marto 1776 en Neustadt an der Orla, mortinta la 6-an de januaro 1813 en Lepsiko) estis germana orgenisto kaj flutisto. Inter 1811 kaj 1813 li estis orgenisto ĉe la Preĝejo Sankta Tomaso en Lepsiko.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Estante filo de orgenisto kaj instruisto li frekventis ekde 1791 Thomas-lernejon. En 1799 li matrikulitis ĉe la Universitato de Lepsiko. De 1802 ĝis 1813 Fleischmann estis dua flutisto ĉe Gewandhaus-orkestro. Post kiam li estis ekde 1802 adjunkto de orgenisto Adolf Heinrich Müller li fariĝis inter 1804 kaj 1811 ĉeforgenisto de la Malnova Petro-kirko en Lepsiko. Poste li deĵoris en la Tomaso-kirko. Unu lia frato, Johann Christoph Fleischmann, estis katedrala kaj urba kantoro en Meißen.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Hans-Rainer Jung: Das Gewandhaus-Orchester. Seine Mitglieder und seine Geschichte seit 1743. Mit Beiträgen zur Kultur- und Zeitgeschichte von Claudius Böhm, Faber und Faber, Leipzig 2006, ISBN 3-936618-86-0, p. 58.
- Martin Petzoldt: Die Thomasorganisten zu Leipzig. Ĉe: Christian Wolff (eld.): Die Orgeln der Thomaskirche zu Leipzig. Evangelische Verlagsanstalt, Leipzig 2012, ISBN 3-374-02300-2, p. 95–137 (p. 112)